Álvaro Cunhal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Álvaro Cunhal
Dosiero:Xesko - Cunhal o Homem.jpg
Álvaro Cunhal, by Xesko

Álvaro CUNHAL (10-a de novembro de 1913, en Koimbro - 13-a de junio, 2005 en Lisbono) estis gvidanto de la Portugala Komunista Partio inter 1961 kaj 1992 kiel ĝenerala sekretario, poste prezidanto.

Álvaro Cunhal studis juron kaj kiel studento alpaŝis en 1931 la kontraŭleĝan komunistan partion dum diktaturo de Salazaro.

En 1949 oni juĝis lin je 20-jara mallibrejo. Li sukcesis en 1960 eskapi kun kelkaj komunistoj el la fifama Peniche-fortikaĵo. Poste li emigris kaj el Prago, Moskvo kaj Parizo direktis la PKP-on. Ĝi revenis en 1974, antaŭ 4 tagoj de la revolucio en Portugalion, li kaj la komunistoj preskaŭ akiris la potencon.

Li estis ĝismorta stalinisto, kiu rifuzis la eŭrokomunismon kaj ankoraŭ en 2000 alvokis al klasbatalo.

Cunhal tradukis dum la prizonaj jaroj al portugala lingvo la tragedion "Reĝo Lear" de Shakespeare. Lia prizona memorlibro aperis eĉ en Hungario sub kaŝnomo de Manuel Tiago. Li senvualigis sin nur antaŭ jardeko.