António de Oliveira Salazar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Salazaro)
António de Oliveira Salazar
Persona informo
António de Oliveira Salazar
Naskiĝo 28-an de aprilo 1889 (1889-04-28)
en Vimieiro (Santa Comba Dão)
Morto 27-an de julio 1970 (1970-07-27) (81-jaraĝa)
en Lisbono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma embolio vd
Tombo Santa Comba Dão vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco PortugalioReĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Koimbro vd
Partio National Union vd
Subskribo António de Oliveira Salazar
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikistopedagogo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

António de OLIVEIRA SALAZAR, naskita la 28-an de aprilo 1889 en Santa Comba Dão, mortis la 27-an de julio 1970 en Lisbono, estis portugala universitata profesoro, politikisto kaj diktatoro de Portugalio.

Inter 1928 kaj 1932 li estis ministro pri financoj. Poste ĝis 1968 li estris sian landon kun la titolo de konsilia prezidanto, sed fakte kun diktatoreca povo.

Li sukcesis pli-malpli konservi la neŭtralecon de Portugalio dum la Dua Mondmilito, kvankam li ne povis malhelpi, ke ek de 1943 la aliancanoj utiligu la Acorojn kiel militan bazon.

En 1968 li havis akcidenton, falante de seĝo, kaj iĝis nekapabla regi (verŝajne pro apopleksio). Lia posteulo estis Marcello Caetano. En 1974 la Revolucio de la Diantoj finis la diktatorecan reĝimon.

Malpermeso de Esperanto-asocioj kaj -aktivado[redakti | redakti fonton]

Sub la regado de Salazar Esperanto-aktivado estis plurfoje malpermesita, ekzemple en 1936, kiam la ministro pri internaj aferoj, Cancela de Abreu, malpermesis la disvastigon de Esperanto. En aŭgusto de 1949 oni konfiskis la havaĵon de la Portugala Esperanto-Ligo kaj informis, ke same estos konfiskataj korespondaĵoj el eksterlando kun Esperanto-indikoj[1]. Aliflanke estis en Portugalio ankaŭ periodoj de vigla Esperanto-aktivado dum la regado de Salazar.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sónia Piedade Apolinário Ribeiro Gomes. O Esperantismo em Portugal (1892 a 1972): origens, afirmação e repressão Arkivigite je 2017-08-08 per la retarkivo Wayback Machine. Lisboa, 2012, p. 120 kaj 122

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]