Álvaro Pombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Álvaro Pombo
Persona informo
Naskonomo Álvaro Pombo García de los Ríos
Naskiĝo 23-an de junio 1939 (1939-06-23) (84-jaraĝa)
en Santandero
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido
Familio
Patro Cayo Pombo Caller
Okupo
Okupo poeto • verkistopolitikistoaŭtoro
vdr

Álvaro POMBO y García de los Ríos (Santandero, 23a de junio 1939) estas hispana poeto, romanisto, politikisto kaj aktivulo.

Li devenis el riĉa familio de Kantabrio; li studis en Madrido kaj Londono. Li ekpublikis poezion en 1973 kaj rakontojn en 1977. Li deĉiame montris preferon por samseksemo kiel temo de sia verkaro. En 1983, jam instalita en Madrido, ricevis la unuan Premion Herralde per la romano El héroe de las mansardas de Mansard, inaŭgurante tiel la kolekton Narrativas Hispánicas de eldonejo Anagrama, en kiu li publikigis preskaŭ ĉiujn siajn romanojn kaj al kiu li ĉiam deklariĝis fidela.

Li ĉiam estis interesita pri la historio de la Mezepoko kaj la filozofio de fenomenologio, kaj tial en liaj verkoj miksiĝas la psikologia esplorado kaj la filozofia priokupado. Li mem difinas sian literaturan metodon kiel psikologi-fikcio. Liaj unuaj verkoj povas esti konsiderataj pesimismaj, prezentante ĉiam senesperajn situaciojn, intrigojn kaj rolulojn, sed lia rakontaro tute ŝanĝiĝis per la publikigo de El metro de platino iridiado (1990), eble lia majstroverko, kiu ricevis la Nacian Premion de la Kritiko.

Álvaro Pombo eniris en la Real Academia Española la 20an de junio 2004. En la 16a de Oktobro 2006 oni proklamis lin venkinto de la Premio Planeta, la plej populara de la literaturaj premioj en Hispanio, pro la romano La fortuna de Matilda Turpin. En la 6a de Januaro 2012 li ricevis la Premion Nadal per El temblor del héroe.

Ĉirkaŭ la dua duono de la 2000-aj jaroj li prezentiĝis kiel apoganto de la dekstreca politika partio​ nome Unuiĝo, Progreso kaj Demokratio, kiu ĉirkaŭ 2015 preskaŭ malaperis, dum multaj partianoj translokiĝis al politika partio​ nome Ciudadanos, kiu same siavice malaltiĝis je populareco.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Rakonta[redakti | redakti fonton]

  • Relatos sobre la falta de sustancia (1977)
  • El parecido (1979)
  • El héroe de las mansardas de Mansard (1983) Premio Herralde de Novela, 1983
  • El hijo adoptivo (1984) finalisto de la Premio Herralde de Novela, 1983.
  • Los delitos insignificantes (1986)
  • El metro de platino iridiado (1990) Premio Nacional de la Crítica
  • Aparición del eterno femenino contada por S. M. el Rey (1993)
  • Telepena de Celia Cecilia Villalobo (1995)
  • Vida de San Francisco de Asís (1996)
  • Donde las mujeres (1996) Premio Nacional de Narrativa
  • Cuentos reciclados (1997)
  • La cuadratura del círculo (1999) Premio Fastenrath de la RAE
  • El cielo raso (2001) Premio Fundación José Manuel Lara
  • Una ventana al norte (2004)
  • Contra natura (2005)
  • La fortuna de Matilda Turpin (2006) Premio Planeta
  • Virginia o el interior del mundo (2009)
  • La previa muerte del lugarteniente Aloof (2009)
  • El temblor del héroe (2012) Premio Nadal
  • Quédate con nosotros, Señor, porque atardece (2013)
  • La transformación de Johanna Sansíleri (2014)
  • Un gran mundo (2015)
  • La casa del reloj (2016)
  • Retrato del vizconde en invierno (2018)
  • El destino de un gato común (2020)

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Protocolos (1973)
  • Variaciones (1977) Premio El Bardo
  • Hacia una constitución poética del año en curso (1980)
  • Protocolos para la rehabilitación del firmamento (1992)
  • Protocolos, 1973-2003 Poesías completas (2004)
  • Los enunciados protocolarios (2009)

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Alrededores (2002)