Ángel Pestaña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ángel Pestaña [ANĥel pesTAnja] (naskiĝis en Ponferrada, El Bierzo, Provinco de Leono en Hispanio, la 14-an de februaro de 1886, kaj mortis en Begas, Barcelono, la 11-an de decembro de 1937) estis hispana anarkiisto.

Li devenis el tre malriĉa familio kaj devis labori de tre juna. Laborinte en diversaj lokoj, en 1914 li ekloĝis en Barcelono kaj fariĝis sindikata aktivisto. Li partoprenis la kongreson de la Confederación Nacional del Trabajo de 1918, kie li estis elektita ĉefredaktoro de Solidaridad Obrera, la ĵurnalo de la asocio. Li estis plurfoje arestita.

En 1920, li vojaĝis al Sovetio, por reprezenti sian sindikaton en la 2-a Kongreso de la Tria Internacio kaj en la antaŭpreparoj de la Profintern, kaj tie li renkontiĝis kun Vladimir Lenin, Lev Trockij, Grigorij Zinovjev kaj aliaj bolŝevistoj.

Estis Pestaña kiu proponis al la 3-a Internacio la studon de la rolo de Esperanto en la asocio (vidu specifan artikolon).

Ángel Pestaña ĉiam kontraŭis la perfortajn metodojn uzitajn de aliaj sektoroj de la anarkiista movado. En 1922 li suferis atencon, dum la periodo en kiu ekzistis klopodoj de diversaj aŭtoritatoj murdi la sindikatajn gvidantojn.

Li ĉiam reprezentis la plej moderajn tendencojn en la CNT, kaj forte kontraŭis la doktrinojn de la pli radikala FAI. Post la alveno de la Dua Hispana Respubliko li estis unu el la subskribantoj de la Manifesto de la Tridek, kiu kondamnis tiujn taktikojn. Li estis elpelita de la CNT.

En 1932 li fondis la Partion Sindikatistan. En 1936 tiu partio formis parton de la Popola Fronto, kiu venkis la februarajn balotojn, kaj Pestaña estis elektita deputito. Post la komenco de la Hispana Enlanda Milito li estis elektita ĝenerala subkomisaro por la milito, sed devis baldaŭ demisii pro sia malbona sanstato. Li mortis dum la milito, kaj la partio baldaŭ malaperis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]