Áron Szilády

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Áron SZILÁDY [silAdi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo SZILÁDY Áron estis hungara kalvinana pastro, literaturhistoriisto, lingvisto, orientalisto, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1876), membro de Societo Kisfaludy (1867). Lia nobela antaŭnomo estis szentgyörgyi. Lia kuzo estis Zoltán Szilády.

Áron Szilády
Skulptaĵo pri Áron Szilády (1926)
Áron Szilády

Áron Szilády [1] naskiĝis la 3-an de novembro 1837 en Ságvár. Li mortis la 20-an de marto 1922 en Kiskunhalas.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Áron Szilády frekventis gimnaziojn en Kiskunhalas kaj Nagykőrös, kie li lernis de János Arany. Inter 1853-1858 li lernis teologion en Debrecen, fine li plulernis en Göttingen. Hejmenveninta li estis pastro en diversaj lokoj, sed ekde 1863 en Kiskunhalas. En 1885 li iĝis eklezia sekretario. Inter 1865 kaj 1878 li estis parlamenta deputito. Li strebis multe por evoluo de Kiskunhalas. Li parolis 27 lingvojn, kiun li profitis dum la eksterlandaj esplorvojaĝoj. Li (erare) opiniis, ke la hungaroj devenas de la turkoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Török-Magyarkori Okmánytár (kunlaboranto)
  • Nyelvemléktár: Régi magyar codexek és nyomtatványok (1874-1908) (kunlaboranto)
  • XVI. századbeli magyar költők művei (Verkoj de hungaraj poetoj el la 16-a jarcento), (1880)
  • Középkori magyar költői maradványok (Mezepokaj hungaraj poeziaj fragmentoj), (1877)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]