Árpád Herczeg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Herczeg
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1890 (1890-07-04)
en Sopron
Morto 4-an de oktobro 1957 (1957-10-04) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo venereologist • universitata instruisto
vdr

Árpád Herczeg [herceg], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Herczeg Árpád estis hungara venerologo, altlerneja instruisto.

Árpád Herczeg naskiĝis la  4-an de julio 1890(nun 1890-07-04) en Sopron (laŭ alia informo en Debrecen), li mortis la 4-an de oktobro 1957 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Herczeg maturiĝis en Budapeŝto, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1914. Dum la 1-a mondmilito li estis kuracisto en la armeo, inter 1919–1921 li praktikadis en la universitata kliniko, poste samloke asistanto (1921–1938). Lia instrua rango altiĝis je docento en 1931, post 7 jaroj je profesoro, samtempe li prelegis en la universitato. En 1946 liaj statusoj estis forprenitaj, tial li estis kuracisto en uzino. Inter la mondomilitoj li esploris vivojn de kuracistoj kiel disĉiplo de Tibor Győry, li kontribuis eseojn en tiu temo, ankaŭ pri sifiliso.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az influenzajárványok rövid történeti összefoglalása. – Adatok a dermatológia és a syphilidológia történetéhez. (1927)
  • Manardus János (1462–1536) magyar udvari főorvos élete és művei. (monografio, 1929, ankaŭ germane)
  • A budapesti Orvostudományi Kar történetének rövid áttekintése. (1937)
  • pl:Wladyslaw Szumowski: Az orvostudomány története bölcsészeti szempontból nézve orvosok és orvostanhallgatók számára. (tradukaĵo, 1939).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.