Árpád Nádai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Nádai
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1883 (1883-04-03)
en Budapeŝto
Morto 18-an de julio 1963 (1963-07-18) (80-jaraĝa)
en Picburgo
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknologia Universitato Berlino
Okupo
Okupo inĝeniero • universitata instruisto
vdr

Árpád Nádai, laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Nádai Árpád Ludwig estis hungardevena usonana inĝeniero, profesoro.

Árpád Nádai [1] naskiĝis la 3-an de aprilo 1883 en Budapeŝto. Li mortis la 17-an de julio 1963 en Pittsburgh (Pensilvanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Nádai lernis komence en sia naskiĝurbo, fine li akiris diplomon en Zuriko en 1906. Post siaj studoj li laboris en Budapeŝto, poste en Munkeno. Inter 1909 kaj 1912 li estis vicprofesoro en teknikuniversitato de Berlino, kie li doktoriĝis en 1911. En 1919 li eklaboris en universitata instituto en Gotingeno, kie li estis nomumita eksterordinara profesoro en 1920-aj jaroj. En la malfruaj 1920-aj jaroj li migris al Usono, kie li estas signifa spertulo pri mekaniko. En 1949 li pensiuliĝis. Li ricevis premiojn en 1958 kaj 1960. Li okupiĝis pri elasteco kaj plasta aliformiĝo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Formänderung und die Spannungen von rechteckigen elastischen Platten (1915)
  • Theorie der Plattenbiegung und ihre experimentelle Bestätigung (1922)
  • Plasticity - a mechanics of the plastic state of matter (1931)
  • Theory of Flow and Fracture of Solids (1950, 1963)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo pri Nádai fondita en Usono en 1975

Fontoj[redakti | redakti fonton]