Árpád Palotay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Palotay
Persona informo
Naskonomo Schwarz Árpád
Naskiĝo 17-an de julio 1880 (1880-07-17)
en Újpest
Morto 23-an de decembro 1950 (1950-12-23) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo korhalto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Mária Budanovits
Okupo
Okupo aktoro • operkantisto • voĉa instruisto
vdr

Árpád Palotay [palotai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palotay Árpád estis hungara operkantisto, (baso), reĝisoro. Lia familia nomvarianto estis Palotai, lia edzino estis Mária Budanovits.

Árpád Palotay [1] naskiĝis la 17-an de julio 1885 en Újpest, li mortis la 22-an de decembro 1950 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Palotay post la abituriento frekventis privatan aktorlernejon de Szidi Rákosi, fine li studis en konservatorio de Berlino. Hejmenveninta li komence kantis operetojn, poste li apartenis al Operejo Popola. Li revojaĝis al Berlino, kie li estis membro de trupo de Max Reinhardt, sed pro la 1-a mondmilito li hejmenvenis. Li ricevis rolojn en Teatro Belvárosi. Li edziĝis en 1917. En 1919 li estis nomumita privata kantisto de Budapeŝta Ŝtata Operejo, en 1933 vicreĝisoro, poste reĝisoro, fine li komencis okupiĝi ankaŭ pri kantoinstruado. Post la 2-a mondmilito li oficiale instruis en studio de la Operejo, krome li instruis private kun sia edzino.

El lia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]