Árpád Szathmáry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Szathmáry
Persona informo
Naskonomo Szathmáry Árpád
Naskiĝo 1847
en Hungario Pest (urbo) (Hungario)
Morto la 7-an de oktobro 1901
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Dániel Szathmáry
Patrino Lujza Szathmáryné Farkas
Edz(in)o Margit Hunyady
Infano Árpád Szathmáry
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Árpád Szathmáry [satmAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szathmáry Árpád estis hungara aktoro, reĝisoro, operetkantisto. Lia nobela antaŭnomo estis jobbateleki, lia edzino estis Margit Hunyady.

Árpád Szathmáry [1] naskiĝis en 1847 en Pest (urbo), li mortis la 7-an de oktobro 1901 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Szathmáry post la bazlernejo laboris en vendejo. En 1862 li komencis kantadi en teatra koruso de Endre Latabár (patro). Post jaroj li ricevis diversajn rolojn kaj li estis membro de diversaj trupoj (ekzemple de Andor Sztupa (1871, 1874), de Ignác Krecsányi (1894-1896)). Ekde la malfruaj 1870-aj jaroj li estis ankaŭ reĝisoro de operetoj. Ekde 1896 li apartenis al Gaja Teatro. Li edziĝis dufoje, lia samnoma filo estis same aktoro.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]