Étienne Marcel
Etoso
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Étienne Marcel (pariza metrostacio). |
Étienne Marcel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Étienne Marcel | |||||
Naskiĝo | inter 1302 kaj 1310 en Parizo | ||||
Morto | 31-an de julio 1358 en Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Simon Marcel (en) vd | ||||
Patrino | Isabelle Barbou (en) vd | ||||
Infanoj | Marie Marcel (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komercisto politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Étienne Marcel (naskiĝis inter 1302 kaj 1310, mortis la 31-an de julio 1358 en Parizo) estis provosto de la komercistoj de Parizo sub Reĝo Johano la 2-a, kromnomita Johano la Bona (france Jean le Bon). Li distingiĝis en la defendo de malgrandaj metiistoj kaj gildanoj kiuj konsistigis la plej grandan parton de la urba loĝantaro.
Kiel delegito de la Tria Stato, li ludis gravan rolon en la Francaj Ĝeneralaj Statoj okazigitaj dum la Centjara milito. En 1357, li troviĝis ĉe la kapo de reformmovado kiu provis estigi kontrolitan francan monarkion, alfrontante la reĝan potencon de la Daŭfeno aŭ heredonto al la trono.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]