Éva Rakusz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éva Rakusz
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1961 (1961-05-13) (62-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto • instruistosporta trejnisto
vdr

Éva Rakusz [rakus], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rakusz Éva estas hungara kajakisto, dufoja olimpiano, mondĉampiono, trejnisto, instruisto.

Éva Rakusz[1] naskiĝis la 13-an de majo 1961 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Éva Rakusz akiris diplomojn en 1995 kaj 2001. Depost sia sporta kariero ŝi instruis gimnastikon kaj ŝi estis trejnisto en Tiszaújváros ĝis la emeritiĝo en 2020. Ŝi ricevis premiojn inter 1988 kaj 2019.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Éva Rakusz komencis kajakadi sur Tiso en Tiszaújváros. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1988 kun arĝenta kaj bronza medaloj (en 1984 Hungario bojkotis la olimpikon). En mondĉampionumo ŝi estis la unua en 1986 kvarope kun Erika Géczi, Rita Kőbán kaj Erika Mészáros. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron ĉirkaŭ 1989 pro malsano.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]