Óbánya
Aspekto
Óbánya [ObAnja], germane Altglashütten estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécsvárad. La loknomo signifas hungare: malnova minejo.


Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 150
- Poŝtkodo: 7695
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°13′20″N 18°24'21″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Óbánya situas en montaro Mecsek en valo, laŭ rojo, fine de 3 km-ojn longa sakovojo el ĉefvojo Pécs-Budapeŝto. Pécsvárad troviĝas 14, Pécs 32, Villány 59, Budapeŝto 172 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam en la mezepoko, tamen kiel memstara vilaĝo menciiĝis unuafoje nur en 1773 en germana formo "Alte Glashütte". En 2001 la germanoj estis 30 %. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, vendejo, drinkejo, glaciaĵejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- panoramo de la vilaĝo
- kampadejo
- turista tranoktejo kaj turistaj vojetoj
- ruinoj de fortikaĵo
- katolika preĝejo