Ödön Splényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ödön Splényi
Ödön Splényi
Ödön Splényi
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de novembro 1842(nun 1842-11-24)
en Hungario Csermend (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 3-an de januaro 1909
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Kalvinana Jura Akademio
Familio
Edz(in)o Lujza Blaha
Okupo
Okupo akademiulo • policistooficiro
vdr

Barono Ödön Splényi [odon ŝplEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Splényi Ödön Ferenc estis hungara oficiro, policano, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis miháldi.

Ödön Splényi kun Lujza Blaha

Ödön Splényi[1] naskiĝis la 24-an de novembro 1842 en Csermend (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Čermany en Slovakio), li mortis la 3-an de januaro 1909 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ödön Splényi maturiĝis en cisterciana gimnazio en Székesfehérvár, poste li estis leŭtenanto en la militiro kontraŭ la italoj (1859). Li akiris juran diplomon en Kalvinana Jura Akademio (Kecskemét) en 1867, poste li estis ĉefleŭtenanto en la ĵus refondita hungara armeo. Iom poste li instruis en la ĵus fondita militakademio ĝis 1876, poste li pensiuliĝis (kiel kapitano) kaj okupiĝis pri gvidado de bieno ĝis 1880. En la sekvanta jaro li estis la tria edzo de Lujza Blaha. En 1885 li ricevis postenon en la polico, en la sekva jaro li estis detektivestro, ekde 1890 li gvidis distriktan policejon. Li ricevis plurajn enlandajn kaj eksterlandajn premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]