Provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari

situo de la provinco en Irano
situo de la provinco en Irano
provinco de Irano
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ŝahr-e Kord
Areo 16 332 km²
Loĝantaro 857 910 (stato de oktobro 2006)
Loĝdenso 53 loĝantoj/km²
ISO-kodo IR-08
la ponto Zaman Ĥan estas inter la historiaj kulturaj heredaĵoj de la provinco
la ponto Zaman Ĥan estas inter la historiaj kulturaj heredaĵoj de la provinco
vdr

La provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari - perse استان چهارمحال و بختياری - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Ŝahr-e Kord. La provinco kovras areon de 16 332 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 857 910 loĝantojn.

Geografio

La provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari situas en la sudokcidenta centra parto de Irano kaj ĉirkaŭiĝas de la provincoj Ĥuzestano, Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad kaj Isfahano.

Gravaj urboj estas Ŝahr-e Kord, Ŝahrekian, Hafŝejan, Boruĝen, Lordegan, Farsan, Ardal, Farroĥŝahr, Naafĥ, Saman, Junegan, Ben, Gandoman, Boldaĝi kaj Faradonbeh.

En la provinco krom la persa lingvo paroliĝas la regionaj iranaj lingvoj Baĥtijārī kaj Lorī.

Administra divido

La provinco konsistas el 5 distriktoj:

mapo mallongigo distrikto
A Ardal
B Boruĝen
F Farsan
L Lordegan
ShK Ŝahr-e Kord

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo

Koordinatoj: 31° 58' 0" norde, 50° 40' 28" oriente


Ŝablono:Ĝermo-Irano