Ĉajvo-maro minejo
Ĉajvo-maro minejo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ruse Чайво-море | |||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||
Ĉajvo-maro minejo estas la naftogasokondensata minejo kiu situas en kontinentobreto de la Oĥotska Maro (Saĥalena provinco, Rusio), 120 km sud-oriente de la urbo Oĥa, 12 km for de la bordo de la insulo Saĥaleno, kaj estas parto de la Oĥotska naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1979.
Geologio
[redakti | redakti fonton]La minejo estas ligita al antiklinala faldo granda 4 x 8 km lau tegmento de la malsuprenutova subhorizonto de malsupra mioceno, amplitudo ĝis 150 m. La naftogasaj sedimentaĵoj de tiu ĉi subhorizonto konsistas el grejsoj, aleŭrolitoj kaj argilitoj, kiuj kuŝas je la fundo 1175-2787 m.
Estas malkovritaj 12 produktohavaj tavoloj. Efika dikeco 5,1 ĝis 31 m, poreco 19-28%, penetrebleco 0,16-0,46 mkm², komenca tavolpremo 11,1-30,7 MPa, tavola temperaturo 68-87 ⁰C. Konsisto de la gaso: metano 92,4-93,1%, etano 3,7-4,0%, propano 1,6-1,8%, butanoj 0,8-0,9%, pentanoj kaj superaj hidrokarbonoj 0,2-0,4%, azoto 0,1-0,3%, karbonduoksido 0,3-0,4%. Naftodenso 0,832-0,913 gramoj/cm³. Enhavo de sulfuro 0,1-0,4%, parafino 0,5-1,3%, gudroj kaj asfaltenoj 5-13,1%.
En 2002 la komenca esplorita gaskapacito estis taksita je 113,9miliardoj da kubaj metroj, la minejo estis preta por ekspluatado.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Чайво-море // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 486. ISBN 5-85270-327-3.