Ĉaskastelo Oberhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉaskastelo Oberhof

konstruaĵo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 42′ 22″ N, 10° 43′ 25″ O (mapo)50.7060555610.7235Koordinatoj: 50° 42′ 22″ N, 10° 43′ 25″ O (mapo)
Ĉaskastelo Oberhof (Turingio)
Ĉaskastelo Oberhof (Turingio)
DEC
Ĉaskastelo Oberhof
Ĉaskastelo Oberhof
Situo de Ĉaskastelo Oberhof
Ĉaskastelo Oberhof (Germanio)
Ĉaskastelo Oberhof (Germanio)
DEC
Ĉaskastelo Oberhof
Ĉaskastelo Oberhof
Situo de Ĉaskastelo Oberhof
Map
vdr
La Ĉaskastelo en 2011
La Ĉaskastelo en 1862

Das Ĉaskastelo Oberhof (germane Jagdschloss Oberhof) troviĝis en la urbokerno de Oberhof (Turingio).

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭulaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jam en la jaro 1616 konstruigis duko Johano Ernesto la 1-a (Saksio-Vajmaro) proksime de Oberhof en la komunumo Schwarzwald ĉaskastelon sur herbejo apud tereno de princa domo kun ok salonoj. La nova konstruaĵo estis ĉirkaŭita de kvarangula muro. Du fojojn pojare organizis tie ĉi la Kortego de Vajmaro grandajn ĉasojn. En 1634 ĝi forbrulis. Post kiam la administra distrikto Schwarzwald estis enkorpigita en la nove fonditan duklandon Saksio-Gotha, oni unue ne pripensis rekonstruon de la kastelo. Anstataŭe ricevis duko Ernesto la 1-a fortimpresan domon en la centro de Oberhof.

Tiajn planojn daŭrigis lia nepo Frederiko la 2-a (Saksio-Gotha-Altenburg). En 1717 krome konstruitis duka eskortejo por ĉasgastoj.[1]

La duka ĉaskastelo[redakti | redakti fonton]

De 1830-32 komisiis duko Ernesto-la 1-a (Saksio-Coburg) novkonstruon. Ĝi faritis en la kunteksto kun la samtempa konstruo de strato de Gotha al Coburg transversante la kreston de la Turingia Arbaro ĉe Oberhof. Lia duka moŝto Ernesto la 2-a plejofte gastis dumaŭtune.[2] Ekstere kaj interne ornamis la konstruaĵon pli ol 200 ĉastrofeoj. En 1888, jaro de tri imperiestroj en Germanlando gastis plurajn semajnojn imperiestro Vilhelmo la 2-a en la kastelo.[3]

La monumentprotektita domo uzitis dum la tempo de GDR kiel loĝdomo kaj malfunkciis en la 1990-aj jaroj. En 2006-07 faritis nuligo de la apartamentoj por ricevi la originalan arkitekturan staton. La urbo kiel posedanto komisiis en 2012 la Landan evoluigsocieton trovi interesan investonton.[4] En 2020 finfine oni malkonstruis la kastelon pro troa kadukiĝo.[5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heiko Laß: Jagd- und Lustschlösser des 17. und 18. Jahrhunderts in Thüringen. Michael Imhof Verlag, 2006, ISBN 3-86568-092-5, p. 353 kaj 354
  2. Harald Sandner: Das Haus Sachsen-Coburg und Gotha 1826 bis 2001; Eine Dokumentation zum 175-jährigen Jubiläum des Stammhauses in Wort und Bild. Druck- und Verlagsanstalt Neue Presse, Coburg 2001, ISBN 3-00-008525-4, S.297
  3. oberhof.de Arkivigite je 2015-02-15 per la retarkivo Wayback Machine, legite en la 9.2.2015
  4. Herzogliches Jagdschloss steht zum Verkauf
  5. Gazetartikkolo prie