Ĉe Nemano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉe Nemano
Origine Nad Niemnem
Ĉe Nemano
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Eliza Orzeszkowa
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
Eldondato 1888
Loko Varsovio
Eldonejo Gebethner i Wolff
Ĝenro romano
vdr

Ĉe Nemano (pole Nad Niemnem) – soci-morala pozitivisma romano de Eliza Orzeszkowa el 1888.

La trivoluma verko prezentas la panoramon de la pola socio en la dua duono de la 19-a jarcento, ankaŭ rilatante al la tempo de la Januara Ribelo. La romano unue estis publikigita en partoj en la Ilustrita Semajngazeto (Tygodnik Ilustrowany) de januaro ĝis decembro 1887. Libroforme, Nad Niemnem estis publikigita en la Varsovia eldonejo de Gebethner kaj Wolff la sekvan jaron.

Stanisław Brzozowski nomis Orzeszkowa „la pli juna fratino de Mickiewicz”[1]. La populareco de la romano superis la atendojn de la aŭtorino, sed ĝi ankaŭ altiris la atenton de cenzuro: la unuaj eldonoj aperis sen riproĉoj, sed la planita kvara, en 1890, estis nuligita[2].

La 3-an de septembro 2022 la prezidanto de Pollando Andrzej Duda anoncis, ke la romano Ĉe Nemano estos la libro de la Nacia Legado en la jaro 2023[3].

Cirkonstancoj de la verkado[redakti | redakti fonton]

Mapo de la areoj kie la intrigo de Ĉe Nemano okazas. Miniewicze estas Korczyn de la romano. Bohatyrowicze okupas la orientan parton de la vilaĝo Samostrzelniki. Mapo el 1926

En 1884 Marian Gawalewicz, la tiama redaktisto de la Universala Semajngazeto (Tygodnik Powszechny), mendis ĉe Orzeszkowa verki sociteman romanon, kiu kovru la temon de intergeneraciaj rilatoj kaj rilatoj inter du sociaj tavoloj, la farmnobelaro kaj la vilaĝanoj. Fine de tiu jaro la redakcio anoncis la publikigon de romano titolita Mezalianco[2]. Komence la aŭtorino intencis limigi la intrigon de la verko nur ĝis la problemo de geedziĝo inter altklasa fraŭlino kaj viro apartenanta al la farmnobelaro. Laŭ la tempopaso tamen la morala fono estis larĝigita kaj riĉigita, tiel ke Orzeszkowa rezignis pri la unue planita titolo. En 1886 daŭris intensa laboro super la teksto, plejparte en grandbieno de Jan Kamieński en Miniewicze, proksime de la vilaĝo Bohatyrowicze. La priskribo de la geedziĝo de Elżbieta el la tria volumo de la romano estis inspirita de vera geedziĝo, en kiu la aŭtorino partoprenis kiel gasto.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Literatura polska. Przewodnik encyklopedyczny. T. II. Warszawa: PWN, 1985, p. 7-8. ISBN 83-01-01520-9.
  2. 2,0 2,1 Jan Detko: Eliza Orzeszkowa. Warszawa: Wiedza Powszechna, 1971
  3. Zakończyło się Narodowe Czytanie z udziałem pary prezydenckiej. Za rok lekturą będzie „Nad Niemnem”