Ĉefepiskopa Jura Akademio (Eger)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefepiskopa Jura Akademio
kolegio
Informoj
fondodato 1740
fondinto(j) György Foglár vd
lando Hungario
vdr

La Ĉefepiskopa Jura Akademio (latine Collegium JuridicumFoglarianum, hungare Egri Érseki Jogakadémia) estis altnivela lernejo en Eger.

Historio[redakti | redakti fonton]

György Foglár fondis ĝin en 1740, la studjaro estis 2 jaroj. La celo estis tio, ke estu ankaŭ katolikaj juristoj en Hungarlando. En la sekva jaro ankaŭ la hungara parlamento akceptis ĝin. En 1754 la akademio funkciis jam en nova konstruaĵo, samtempe jam 3 fakultatoj funkciis pro agado de Ferenc Barkóczy. Inter 1762-1766 ne okazis instruado pro vivdanĝero de la konstruaĵo. Ekde 1774 la instruado okazis en konstruaĵo de la liceo. Inter 1785-1790 pro malpermeso de Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) denove estis paŭzo en la instruado. Dum la Hungara revolucio de 1848 ne estis instruado, en la domego armea hospitalo funkciis, poste pro malpermeso ne okazis instruado ĝis 1861. Ekde 1862 en la akademio jam oni lernis 3 jarojn. En 1874 ministro Ágoston Trefort levis la lernojarojn al 4, samtempe la instrunivelo estis samvalora al la universitata nivelo. Dum la Hungara sovetrespubliko ŝtatiĝo okazis, en 1923 la ŝtato transprenis la rajtojn al la katolika eklezio. Post jaroj ofte okazis kampanjoj krei el la akademio universitaton, sed tio ne sukcesis. Foje la oficiala nomo estis Hungara Katolika Jura Akademio. Komence de la socialismo la akademio ĉesis.

Elektitaj akademiestroj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj instruistoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj studentoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.