Ĉielira-Georga preĝejo (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉielira preĝejo (Tjumeno))
Ĉielira-Georga preĝejo
ruse Вознесенская церковь
La preĝejo en 2015
La preĝejo en 2015
ortodoksa preĝejo • rekonilo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno

Geografia situo

57° 9′ 56″ N, 65° 31′ 18″ O (mapo)57.16555555555665.521666666667Koordinatoj: 57° 9′ 56″ N, 65° 31′ 18″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito la Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska kaj Tjumena eparĥio
dekanujo la Tjumena
paroĥo Ĉielira-Georga preĝejo
Dato de konsekro 1789
Uzado preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo siberia baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
Adreso strato Beregovaja, 77
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Ĉielira-Georga preĝejo
Oficiala paĝaro вознесенско-георгиевский.рф
vdr
La preĝejo kaj ĝia tereno, 2020.
La preĝejo, 2020.
La preĝejo, 2020.
La preĝejo matene, 2014.
La altaro, 2023.
Altaro de Naskiĝo de Maria, 2023.
Ikonoj de Sankta Simeono kaj Johano la Baptisto, 2023.
Domo sur la preĝeja tereno, 2023.
Ikono de Sankta Georgo, 2023.
Ikono de Sankta Gabrielo, 2023.
Ikono de la cara familio, 2023.
Ikono de Sankta Nino de Kartvelio, 2023.
Tabulo kun nomo de la riverkajo Voznesenskaja (Ĉielira), 2023.

La Ĉielira-Georga preĝejo (ruse Вознесенско-Георгиевская церковь, Voznesensko-Georgijevskaja cerkov) estas la funkcianta preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio en Tjumeno (Rusio). Ĝi estis konsekrita en 1789. Origine ĝi nomiĝis la preĝejo de Nikolao de Mira. Ĝi famas interalie kiel loko, kie dum la sovetia periodo estis kaŝitaj restaĵoj de Sankta Filofeo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas rande de la historia centro, en Transriverejo, sur la maldekstra bordo de rivero Turo, ĉe la norda finaĵo de la ponto de Geamantoj, kontraŭ loko kie ĝis 1932 staris sur la alia bordo la Anunciacia katedralo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruado kaj funkciado[redakti | redakti fonton]

Origine sur tiu ĉi loko aperis ligna preĝejo, kies preciza konstrudato restas nekonata.

En 1781 la preĝeja paroĥo enhavis 161 urbajn kortojn[1].

La brika preĝejo estis konstruita apud tiu ligna kaj finita en 1789. Tio estis la plej alta konstruaĵo en Transriverejo kaj ĝia alta silueto harmoniis kun la preĝejoj lokitaj sur la alta dekstra bordo de Turo — la Anunciacia katedralo situinta tuj kontraŭ ĝi, la preĝejo de Gloro de la Kruco konstruita samtempe iom pli okcidente de la katedralo, kaj la monaĥejo de Sankta Triunuo kiu situis plej okcidente el tiu ĉi triopo kaj kvazaŭ finis la panoramon[2].

La preĝejo havis du altarojn: supre — la Ĉieliran, malsupre — de Sankta Georgo[3][4].

En la 1840-aj jaroj oni konstatis averian staton de la preĝejo pro grandaj fendoj, aperintaj en ĝiaj muroj. Aŭtoritatoj preskribis restaŭri ĝin kaj evidente tio estis plenumita[5].

En 1856 E. A. Kotovŝĉikov proponis al la Tjumena Spirita Konsistorio fari novan ikonostazon en la alkonstruaĵo de Sankta Georgo kaj en februaro 1864 ĝi estis konsekrita. En septembro 1859 la kaduka Georga ikonostazo estis transdonita al la novkonstruita ligna preĝejo de Gloro de la Kruco en vilaĝo Jerjoeminskoje (Tavda vilaĝaro). En 1861 la preĝejo estis grave riparita[5]. En 1870, danke al mono testamentita de tjumena negocisto I. V. Okoniŝnikov, estis kreita la suda alkonstruaĵo de la Transfiguriĝo. Samjare negocisto de la 1-a rango E. A. Kotovŝĉikov financis kreadon de la norda alkonstruaĵo de la Naskiĝo de Maria[6]. La dezajno estis farita en la Tobolska Konstrua Sekcio kaj aprobita la 21-an de oktobro 1865[5]. Poste estis rekonstruita preĝeja perono, kiu grave ŝoviĝis antaŭen kaj ekhavis portikon kun kvar kolonoj[3]. La ikonostazoj estis faritaj laŭmende en Moskvo[5].

La 1-an de oktobro 1890 malfermiĝis paroĥa lernejo kun du fakoj — por knaboj kaj knabinoj[5].

En 1897 la preĝejo posedis duetaĝan lignan domon sur brika fundamento, tenejon, terkelon, ĉevalejon kun fojnejo, labordomon, du banejojn kaj paroĥan lernejon. Sume la konstruaĵoj kostis 2 000 rublojn[5].

Laŭ rememoroj, komence de la 20-a jarcento la preĝejo estis unu el la plej belaj kaj ŝatataj en la urbo. La plej ŝatata estis la festo Naskiĝo de Johano la Baptisto, festata la 7-an de julio. En tiu tago venadis amaso da homoj, ofte oni festis subĉiele, sin banante en la apuda rivero Turo memore al baptado de Jesuo fare de tiu ĉi sanktulo[7].

Fermo kaj nereligia uzado[redakti | redakti fonton]

En aprilo 1922 en la preĝejo estis konfiskitaj, kadre de tutlanda kampanjo pri helpo al malsatuloj, oraĵoj, valorŝtonoj kaj pli ol 160 kg da arĝentaĵoj[5].

La 23-an de julio 1928 loka aktivulo plendis al la urba konsilio, ke la paroĥa konsilio rifuzis lian peton instali sur la preĝejo antenon kiun li bezonis kiel radia amatoro[5].

La 28-an de decembro 1929 la kontrakto kun la paroĥo estis nuligita, la preĝejo fermita kaj transdonita por klubo de ledfaristoj kaj kemiistoj[5]. Post la 22-a de decembro 1933 komenciĝis forigado de la sonoriloj[8]. En 1934–1935 tie funkciis amasloĝejo de ŝofora kaj kombajnista lernejo de la Tjumena Agrikultura Teknikumo. Laŭ iuj fontoj ĝis 1946 tie funkciis klubo de Transriverejo[5]. Poste la ejo apartenis al la Tjumena Peltofabriko (ruse Тюменская овчинно-меховая фабрика), situinta post ĝi, kaj estis uzata kiel ĝia tenejo[5][6][9].

La 5-an de julio 1976 la Tjumena Provinca Ekzekutiva Komitato listigis la preĝejon inter historiaj kaj kulturaj monumentoj de loka signifo[6], sed ĝi estis denove transdonita al la peltofabriko[5].

Postsovetia periodo[redakti | redakti fonton]

La 24-an de junio 1996 la preĝejo estis transdonita al la Tobolska-Tjumena eparĥio[6]. Laŭ rememoroj de estro de la monaĥejo de Sankta Triunuo igumeno Tiĥon (Bobov), kaj diakonoj Georgij Sannikov kaj Nikolaj Zamjatin, kiuj unuaj eniris la preĝejon, la tuta spaco estis plena je bretaroj kaj varoj — peltoj, najloj, ks, do oni bezonis 2,5 jarojn por malplenigi ĝin. La maldekstra alkonstruaĵo estis plena je kemiaĵoj, do dum 1,5 jaroj ĝiaj pordoj estis malfermitaj por forigi la fenolan odoron. Inter la unua kaj dua etaĝoj je angulo oni trovis dishakitan ikonostazon, langon de granda sonorilo kaj disŝiritajn diservajn librojn[7].

En 1997 dum la festo de Ĉieliro pastro-monaĥo Kirill (Pavlov) faris la unuan diservon. En 1998 pastro Georgij Sannikov faris Paskan diservon kaj krucomarŝon. En novembro 1999 en la alkonstruaĵo de Sankta Georgo estis konstruita planko sub altaro kaj farita ikonostazo, oni aĉetis diservajn librojn kaj preĝejajn necesaĵojn[7]. En 1999 estis formita preĝeja konsilio el 20 homoj subestre de V. E. Tiĥonov[6]. La 20-an de februaro okazis la unua liturgio fare de igumeno Tiĥon asistata de diakono Nikolaj Zamjatin kaj ĥoro de la Tjumena Spirita Lernejo[7]. En 2013 okazis la unua liturgio en la alkonstruaĵo de Ĉieliro fare de metropolito Dimitrij. La 29-an de majo 2014 tie okazis la dua liturgio fare de preĝejestro Maksim Ivanov kaj kleriko Andrej Jefremov[10].

En 2006 komenciĝis restaŭrado de la preĝejo[9]. Ĝi estis en malbona stato: la fundamento enfalis, aperis fendo sur la fasado, mankis stabila hejtado. Krome en sovetia tempo sur la preĝeja tereno, laŭdire surloke de preĝeja tombejo, estis konstruita unuetaĝa domo, en kiu loĝis 4 familioj[11].

Ekde marto 2001 okazas regulaj diservoj. En septembro 2006 la preĝejo estis konektita al gastubo, kio faciligis ĝian hejtadon[9]. En 2003–2005 estis konstruita sonorilturo[12], kies projekton dezajnis senpage instituto Sibspecprojektrestavracia (Sibspecdezajnrestaŭrado) subestre de Vladimir Silantjev kaj la konstruadon financis kompanio Sibir-90 subestre de Georgij Timofejev. Estis aĉetitaj unuaj sonoriloj (ĉefe danke al monoferoj de familio Strunin) kaj la 14-an de oktobro 2005 en la Kovrofesto estis konsekritaj la kupolo, kruco kaj grandaj sonoriloj, kiuj post tio estis instalitaj sur la sonorilturo[13][14]. Georgij Timofejev klarigis ke komence de la 2000-aj jaroj li postvivis atencon fare de loka mafiulo, postulinta transdoni al li senpage kelkajn apartamentojn en novkonstruita domo. Post saviĝo kaj resaniĝo la komercisto promesis konstruigi novan preĝejon, sed fine koncentriĝis je rekonstruado de la Ĉielira-Georga preĝejo[15]. La ĉefa kupolo kaj tiu super la altaro estis instalitaj la 5-an de aŭgusto 2008. Ilin faris ZAO "Ural Aspekt" en la urbo Trjoĥgornij (Ĉelabinska provinco). La kupoloj kaj krucoj estas kovritaj je titana nitrito kaj pezas sume 1,5 tunojn[16].

En decembro 2004 restaŭristoj esploris staton de freskoj en la preĝejo kaj malkovris en la pendentivo restaŭrindajn bildojn de evangeliistoj je areo de 25,4 m². En 2011 komisiono el restaŭristoj, fotistoj, pentristoj kaj aliaj sendis leteron al la aŭtoritatoj, petante restaŭri la freskojn kaj certaj laboroj okazis tiujare, poste ili estis daŭrigitaj en 2017[17].

Nuntempe la preĝejo havas 4 altarojn. En la unua etaĝo la centra altaro estas konsekrita omaĝe al Sankta Georgo, la altaro en la maldekstra alkonstruaĵo — al Naskiĝo de Maria, la altaro en la dekstra alkonstruaĵo — al Transfiguriĝo, la altaro en la dua etaĝo — al la Ĉieliro[18].

Restaĵoj de Filofeo[redakti | redakti fonton]

En 1922 pastro Andrej Straĥov, servinta en la Ĉielira-Georga preĝejo, tiutempe regita de la Viva Eklezio, kune kun paroĥestro de la monaĥejo de Sankta Triunuo Aleksandr Meŝkov kaj kelkaj aliaj homoj, elfosis la restaĵojn de Sankta Filofeo kaj translokis ilin al la Oranta katedralo. Poste ili denove elterigis ilin kaj metis sub gisferan plankon en la Ĉielira preĝejo, apud maldekstra kolono. La 14-an de septembro 1923 ĉefpastro de la Ĉielira preĝejo Vladimir Marsov petis la Gubernian Ekzekutivan Komitaton permesi translokon de la restaĵoj el la monaĥejo al lia preĝejo[19].

Citaĵo
 Имею честь довести до сведения отдела о том, что к работам предлагаем приступить сегодня в 4 часа веч[ера] совершить перенесение останков митр[ополита] Фелофея завтра в 6 часов утра из б[ывшего] монастыря в Вознесенскую церковь.   Mi havas honoron sciigi la sekcion ke laborojn ni planas komenci hodiaŭ je la 4-a vespere fari translokadon de la restaĵoj de metropolito Filofeo morgaŭ je la 6-a matene el la eksa monaĥejo al la Ĉielira preĝejo. 
— Vladimir Marsov, ĉefpastro de la Ĉielira preĝejo [la 14-an de septembro 1923], Mesaĝo al la Gubernia Plenumkomitato

Laŭ legendo, la pastroj elprenis el la tombo nur kelkajn malnovajn aĵojn kaj translokis ilin al la preĝejo dum la restaĵoj mem jam estis kaŝitaj tie. Unu el la partoprenintoj, Andrej Straĥov, poste eksiĝis kiel pastro kaj laboris en la Tjumena Kontraŭreligia Muzeo (ruse Тюменский антирелигиозный музей), lokita en la Anunciacia katedralo, kien li transdonis "bukojn, sandalojn kaj parton de episkopa mantelo" de Filofeo, uzitajn kiel eksponaĵoj[20].

La 4-an de aŭgusto 2003 al la monaĥejestro Tiĥon (Bobov) venis Ariadna Ankudinova, filino de Aleksandr Andrejeviĉ Siĉugov (ruse Александр Андреевич Сычугов) kiu estis iam pastro de la Oranta katedralo. Ŝi rakontis ke antaŭ sia forpaso li verkis rememorojn en kiuj interalie konfesis ke la restaĵoj de Sankta Filofeo estis en 1922 forprenitaj el la monaĥejo kaj enterigitaj en la Ĉielira preĝejo, ĉe maldekstra kolono apud la enirejo. Ŝi transdonis al la monaĥejestro kopion de tiu teksto[21]. Estis kreita komisiono, sed foslaboroj komenciĝis nur post tri jaroj, somere 2006. La 25-an de julio 2006 (laŭ alia fonto — la 20-an de julio)[22] je profundo pli ol unu metro estis trovita brika tombokelo, sub kies supra arko, fosinte unu metron pli oni trovis lignan ĉerkon kaj en ĝi restaĵojn, kiuj mirigis ĉiujn per sia bonodoro[22]. Eksperta komisiono konkludis ke la restaĵoj apartenas al Filofeo, kion konfirmis interalie epitrakelioen kaj arĝenta kruco[23].

La 21-an de oktobro 2006 la restaĵoj estis solene translokitaj al la monaĥejo de Sankta Triunuo[24].

Relikvoj[redakti | redakti fonton]

Speciale honorataj estas ikonoj de Sankta Johano (Maksimoviĉ) kaj Sankta Teodozo de Ĉernigovo[9].

La ikonon de Sankta Teodozo donacis paroĥano, kiu longan tempon gardis ĝin kiel familian relikvon[13]. La 18-an de novembro 2006 la ikono komencis eligi krismon, kion oni konsideris bonaŭgura signo, ĉar Teodozo estis amiko de Sankta Filofeo kaj la ikono pendis apud loko, kie samjare estis trovitaj la restaĵoj de Filofeo[25].

La ikonon de Sankta Johano donacis Arsenij (Posnov), vic-monaĥejestro de la Ĉimejeva vira monaĥejo de la ikono de Dipatrino de Kazano. Li rakontis ke iam oni alportis al la monaĥejo tri malhelajn tabulojn, kiuj post purigado evidentiĝis malnovaj ikonoj kaj post esti instalitaj en preĝejo ili komencis memstare renoviĝi kaj fine atingis preskaŭ origine helan kaj belan staton. Unu el ili estis tiu ĉi ikono de Sankta Johano[13], trovita en vilaĝo Perŝino (Kurgana provinco) kaj donacita al estro de la monaĥejo de Sankta Triunuo Tiĥon (Bobov), kiu siavice transdonis ĝin al la preĝejo[26].

Pastraro[redakti | redakti fonton]

Vladimir A. Marsov[redakti | redakti fonton]

Ekde 1921 postenon de preĝejestro okupis Vladimir A. Marsov, kiu antaŭe okupis altajn ekleziajn postenojn en Tjumeno, interalie ĝis 1912 li estis estro de la urbaj preĝejoj (ruse благочинный), en 1918 estis membro de la Tjumena Eparĥia Konsilio. En 1922 li iĝis prezidanto de la Tjumena Eparĥia Komisiono de la Viva Eklezio, en 1923 — komisiito de la Tutrusia Eklezia Administracio[5].

Andrej G. Straĥov[redakti | redakti fonton]

Andrej G. Straĥov ekde 1901 servis kiel psalmisto, en 1905 iĝis diakono, en 1907 — pastro. En 1922 li iĝis sekretario de la Tjumena Eparĥia Komisiono de la Viva Eklezio[5].

Maksim Ivanov[redakti | redakti fonton]

Preĝejestro estas Maksim Ivanov (ekde julio 2004)[13], pastro Andrej Jefremov[9].

Maksim Ivanov naskiĝis la 14-an de oktobro 1974[27], kreskis en Niĵnevartovsko kie li interesiĝis pri kristanismo kiel adolesko kaj frekventis preĝejon. Origine li planis iĝi kuracisto kaj en 1991 studentiĝis ĉe la Tjumena Medicina Instituto, sed poste en preĝejo lin rimarkis pastro kaj poiomete aligis al la eklezio, tiel ke li forlasis la instituton kaj iris al seminario kiun li finis en 1995, ricevinte statuson de diakono. Lia spirita patro estis pastro Valerij Gordejev. Li finis la Tobolskan Spiritan Seminarion, Moskvan Spiritan Akademion, edukiĝis kiel ĵurnalisto kaj instruisto de bazlernejo. Li estis redaktoro de "Siberia Ortodoksa Gazeto". Lia edzino Julia Ivanova pentras ikonojn[28].

Bonfarado[redakti | redakti fonton]

La 22-an de februaro 2007 socia organizo "Estonteco komenciĝas nun" (ruse Будущее начинается сейчас) kun subteno de preĝejestro Maksim Ivanov malfermis senpagan kantinon por malriĉuloj en vagondomo, instalita apud la preĝejo. Ĉiutage tie tagmanĝis po ĝis 260 homoj, ĉefe malriĉuloj kaj senhejmuloj. La projekton iniciatis kaj financis komercisto Jurij Gorkavenko, posedanto de firmao Art Line, produktinta plastajn fenestrojn. Krome li instalis plastajn fenestrojn en la preĝejo kaj ĉiuj rilataj konstruaĵoj[15]. Poste estrino de la kantino Galina Parŝutkina konkludis ke nura nutrado ne sufiĉas kaj iniciatis kreadon de hospitalo kaj azilo por senhejmuloj, malfermita en strato Ĉekistov en 2013[9][29].

Paroĥo[redakti | redakti fonton]

Al la paroĥo apartenis ankaŭ[6]:

  • ligna kapelo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo (vilaĝo Jar, 1863);
  • preĝejo de Tri Sanktuloj (Transrivereja tombejo, Tjumeno);
  • preĝejo omaĝe al ikono de Dipatrino "Ĝojo de Ĉiuj Dolorplenaj" (vilaĝo Mis, 1913)[9].

Kvartalo kaj riverkajo[redakti | redakti fonton]

En julio 2019 estis prezentita projekto de nova kvartalo Voznesenskij (do Ĉielira) aperonta surloke de la Tjumena Peltofabriko. Temas pri grupo da elitaj domoj je klasika stilo, ne pli ol 6 etaĝojn altaj, kiuj ĉirkaŭos la preĝejon duoncirkle kaj etendiĝos plu laŭlonge de strato Krasnoarmejskaja, komenciĝanta ĉe la ponto de Geamantoj. La aŭtoro estas arkitekto Miĥail Filippov (Moskvo)[30]. Somere de 2022 la unuaj loĝantoj ricevis ŝlosilojn de siaj apartamentoj[31].

La 24-an de majo 2023 kajo sur la maldekstra bordo de rivero Turo, apud la preĝeejo, ricevis la nomon Voznesenskaja[32].

Transporto[redakti | redakti fonton]

La plej proksima haltejo estas Centr tatarskoj kulturi ĉe strato Ŝĉerbakov.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 160. ISBN = 5901633040.
  2. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 152, 157. ISBN = 5901633040.
  3. 3,0 3,1 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 159. ISBN = 5901633040.
  4. Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 32. ISBN =.
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 5,13 Курмачев В.А. История Вознесенско-Георгиевской церкви (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-08-31. Alirita 2022-08-31.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 32. ISBN =.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Симонов М. (2000) Первая литургия в древнем храме (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-09-01. Alirita 2022-09-01.
  8. В.А. Курмачев (2000) Еще о Вознесенско-георгиевском храме в г.Тюмени (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-09-01. Alirita 2022-09-01.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 Город Тюмень. Вознесенско-Георгиевский храм (ruse). Arkivita el la originalo je 2022-08-30. Alirita 2022-08-30.
  10. Н. Игорина (2014-06) Престольный праздник в Вознесенско-Георгиевском храме (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-09-01. Alirita 2022-09-01.
  11. Симонов М. (2005-01) Жемчужина тюменского левобережья (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-09-01. Alirita 2022-09-01.
  12. Вновь «плывёт» по Туре Белый Лебедь (ruse). Tjumenskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2022-09-01. Alirita 2022-09-01.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 Вероника Ильина (2009-04-20) Легенды и быль о тюменских православных храмах (ruse). Nash Gorod. Arkivita el la originalo je 2022-08-30. Alirita 2022-08-30.
  14. На колокольне Вознесенско-Георгиевского храма засиял купол (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta (2005-10). Arkivita el la originalo je 2022-09-01. Alirita 2022-09-01.
  15. 15,0 15,1 Алексей Чеботарев (2008-01-01) Спасение от бизнеса (ruse). Foma. Arkivita el la originalo je 2022-08-30. Alirita 2022-08-30.
  16. Анастасия Пустовских (2008-08-05) Вознесенско-Георгиевский храм получил купола "под золото" (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2022-09-01. Alirita 2022-09-01.
  17. Дмитрий Падерин (2017-07-15) Вознесенский храм: какое «кино» пережили. Tjumenskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2022-09-08. Alirita 2022-09-08.
  18. Небесные покровители (ruse). la Ĉielira-Georga preĝejo. Arkivita el la originalo je 2023-10-03. Alirita 2024-02-19.
  19. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 284. ISBN = 9785853837270.
  20. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 285. ISBN = 9785853837270.
  21. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 283. ISBN = 9785853837270.
  22. 22,0 22,1 Татьяна Тепышева (2009) Святитель Филофей, апостол Сибири (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-09-01. Alirita 2022-09-01.
  23. О Святителе Филофее написано «Слово…" (ruse). Vsluh.ru (2008-10-21). Arkivita el la originalo je 2022-08-31. Alirita 2022-08-31.
  24. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 286. ISBN = 9785853837270.
  25. Юлия Иванова (2006-11) Святителю отче Феодосие, моли Бога о нас! (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-09-01. Alirita 2022-09-01.
  26. Людмила Запрудина (2006-06) Сила — в Божьей милости (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-09-01. Alirita 2022-09-01.
  27. Обзор предстоящих событий (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta (2014). Arkivita el la originalo je 2022-09-01. Alirita 2022-09-01.
  28. Интервью с тюменским батюшкой: почему бросил мединститут, что написано в его трудовой и зачем ему страничка в Вконтакте (ruse). NG72.ru (2017-01-24). Arkivita el la originalo je 2022-08-30. Alirita 2022-08-30.
  29. Мария Калинина (2008-08-04) Вы видали, где едят бомжи? (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-08-31. Alirita 2022-08-31.
  30. Артур Галиев (2019-07-24) У моста Влюбленных появится свой «Ватикан»: вокруг храма построят жилой квартал в стиле XVIII века (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-08-31. Alirita 2022-08-31.
  31. Ход строительства. ДОМ СДАН (ruse). Voznesenskij (2019-07-24). Arkivita el la originalo je 2022-08-31. Alirita 2022-08-31.
  32. Нина Ланик (2023-05-25) В Тюмени набережная на левом берегу Туры получила официальное название (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2023-05-25. Alirita 2024-02-19.