Ĉilio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉilio en la Olimpikoj

Flago de Ĉilio
IOK-kodo  CHI
NOK Olimpika Komitato de Ĉilio
Retejowww.coch.cl hispane
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
(1896) · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012· 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr
la ĉilia teamo eniras en la malferma ceremonio de la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero

Sportista teamo de  Ĉilio en la Olimpikoj ekde la jaro 1912 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1932, kiam la ekonomia situacio tutmonde estis aparte streĉita kaj en 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. El tiuj partopreno ĝis la stato de 2021 sume rezultis 13 medaloj, aparte multaj el ili pri teniso: Temas pri 2 oraj, 7 arĝentaj kaj 4 bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 87-an rangon. La partoprenoj en la unuopaj olimpikoj detale dokumentiĝis - la paĝojn eblas vidi per montrado de la navigilo "Nacia teamo de Ĉilio" sube de la paĝo.

Krome la teamo ekde la vintra Olimpiko 1948 ĝis inkluzive la olimpiko de 2022 ankaŭ partoprenis en ĉiuj vintraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1972 kaj de 1980, per relative etaj teamoj, kaj kontraste al la someraj eventoj ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis vintran olimpikan medalon. Ĉar ne estas tiom multaj informoj por dokumentigo pri la vinteraj eventoj, tial ne ekestis propraj paĝoj pri la aperoj de la teamo en unuopaj vintraj ludoj.

Kunordigas la teamon ekde sia kreiĝo la Olimpika Komitato de Ĉilio (hispane Comité Olímpico de Chile), neprofitdona organizaĵo fondita en 1934 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato samjare.

greka knabo de 15 jaroj (jen dekstre) vere partoprenis la 100-metran kuron de 1896 en la Tut-Atena Stadiono

Disputo pri ĉilia partopreno en la unua moderna olimpiko[redakti | redakti fonton]

Krome la Olimpika Komitato de Ĉilio asertas, ke plia ĉiliano jam partoprenis en la somera Olimpiko 1896 en Ateno, la unua moderna olimpiko: temus pri tiam 13-jara knabo Luis Subercaseaux Errázuriz, naskiĝinta en 1882 al riĉa burga familio en Santiago de Ĉilio kaj ekde la aĝo de ĉirkaŭ dek jaroj sendita al benediktana internuleja mezlernejo en sudokcidenta Francio. La ĉiliaj dokumentoj asertas, ke li en la paska ferio de la katolika lernejo memstare kiel 13-jarulo vojaĝis de suda Francio al Grekio kaj tie partoprenis en la 100-, 200- kaj 400-metraj kuroj de la somera Olimpiko 1896. Bedaŭrinde el la unua moderna olimpiko nur konserviĝis informoj pri la plej sukcesaj tri sportistoj el ĉiuj sportaj disciplinoj, inter tiuj plej sukcesaj tri Luis ne estis. Do de la olimpikaj dokumentoj ne eblas konfirmi la historion, kiu entute aspektas iom malfacile kredebla. Sed eĉ se temas pri fabelo, la fabelo estus aventureca kaj simpatia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

emblemo aktuala antaŭ 2014
emblemo aktuala antaŭ 2014
emblemo aktuala ekde 2014
emblemo aktuala ekde 2014