Ĉilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Flago-de-Ĉilio.svg Atentu: La vorto ĉilo nek estas la nomo de ŝtato en Sudameriko (temas pri Ĉilio) nek la nomo de ĝiaj ŝtatanoj (temas pri ĉilianoj).



Ĉiloĥilo (france chyle, de la latina vorto chylus kaj de la antikva greka ĥūlos, suko aŭ limfo) estas lakteca likvaĵo konsistanta el limfo kaj emulsia graso, formiĝanta dum digestado de grasaĵoj. Ĝi ekestas en la maldika intesto dum la digestado de grasaj manĝaĵoj, kaj fortransportiĝas per limfaj kapilaroj. Pro globetoj de graso ensorbita, la limfo elfluanta el la intestaro aspektas laktosimila (tial en iuj lingvoj ĝi nomiĝas "blanka limfo"). La relative malalta premo de la limfaj kapilaroj permesas al relative larĝaj grasacidaj molekuloj difuziĝi en ili, dum la pli alta premo en vejnoj nur permesas la difuziĝon de pli etaj manĝoproduktoj, kiel aminoacidojsukerojn, rekte en la sangon.

Patologio[redakti | redakti fonton]

Ĉila fistulo estas elfluo de limfa likvaĵo el la limfangio, tipe akumuliĝante en la toraka aŭ abdomena kavoj. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deron Tessier, anglalingva artikolo ĉila fistulo en la retejo eMedicine, la 10-an de januaro 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]