Ĉina ĝardenarto
Ĝardenkreado estas grava komponento de la tradicia ĉina arto. Ĝi havis sian komencon antaŭ 3000 a. K. Malsame de la ĝardenarto en la antikva Egiptio kaj la ĝardenarto de la Proksima Oriento, en ĝardenarto de Ĉinio la planto ne estis la nura centro. Ĉinaj ĝardenoj estas konceptitaj kiel idealo de universo. La esencaj partoj estas artefaritaj lagoj kaj montetoj, neordinaraj vegaĵejoj laj ŝtonejoj.
Karakterizaĵoj de la ĉina ĝardeno
[redakti | redakti fonton]Celoj
[redakti | redakti fonton]La tradicia ĉina pejzaĝpentrado kaj la arto pri ĝardenkreado estas proksime interligitaj. Male al la eŭropaj ĝardenoj, kiuj nur havis ligojn kun la pentroarto ekde l 18a jarcento, en Ĉinio pentrado kaj ĝardenartoe evoluiĝis paralele. Ankaŭ la pensmanieo de la poezio kaj evoluado de la arĥitekturo, dramaturgio, kaligrafio kaj skulptado influis la ĉinajn ĝardenojnw.
La idealo de la ĉina ĝardenkreado estas la harmonio de tero, ĉielo, ŝtonoj, akvo, konstruaĵj, vojoj kaj plantoj (la t.n. sep aĵoj). La homo kiel oka aĵo povis trovi kun ili kaj en ili kompletan harmonion. Esenscaj formelementoj estas ŝtonoj kaj akvo. Zigzagformaj malaltaj pontoj aŭ duoncirklaj pontoj transas la akvosurfacojn. Tio simbolas la saĝecon de la daŭisma filozofio, ke la vojo de la vivo neniam iras rekten antaŭene, kaj avartas iri atendeme. La duoncirklaj pontoj respeguliĝas en la akvo al kompleta cirklo, la ĉina ĉiela simbolo.
Imperiestraj prkoj estas dividitaj normalkaze en diversaj zonoj, ĉar ili plenumas diversajn taskojn. Parton estis uzata por la administrado kaj regado de la lando, parton servas al loĝado kaj ĉiutagaj aferoj kaj parton por plezurigi la vizitantojn. La imperiestra parko de la Qing-tempo enkorpigis ankoraŭ konstruaĵojn de temploj. La konstruaĵoj en la parkoj devis obei malpli ofte al la formala reguloj ol la konstruaĵoj de la ĉefa rezidenco. La ĉefa kolorkompoziaĵo estis la verdo de la arboj, la ruĝo de la kolonoj, la blanko de la vandoj kaj la grizo de la argilaj briktegmentoj.
Fengŝuo en la ĉina ĝardeno
[redakti | redakti fonton]Fengŝuo estas ĉina geomantiko, do la arto, legi pejzaĝon kaj starigi la ĉirkaŭon kaj la pejzaĝon tiel, ke la rivero de la pozitiva energio, la Qi, fariĝas maksimuma kaj portas feliĉon. La ideala ĝardeno havas laŭ tiu koncepto en la nordo altaj, protektantaj montoj, en la oriento malaltaj montetoj, kiuj malaltiĝas en suda direkto kaj en okcidento protektanta rivero. Ĉar la Qi ŝatas flui laŭ mildaj kurboj lagetoj kaj voroj ne havas rektajn liniojn. Por konstrui bonan fengŝuon el la ĝardeno Jino kaj jango devas esti reprezentantaj ekvilibre. Tion oni atingis per la kontrastoj de malproksimaj kaj proksimaj rigardejoj, per moleco kaj malmoleco, per vertikalaĵoj kaj horizontaĵoj, per montoj kaj valoj aŭ simplaj kaj komplika ornamaĵoj de konstruaĵoj. Ekzemple simpla verando kun rektaj linioj kontraŭ komplekse skulptitaj traboj sub la tegmento aŭ blanke kalkumita vando en plena ombro de arbo.
Signifo kaj simboliko de plantoj
[redakti | redakti fonton]. Ekzemple dum la tempo de la Song-sinastio (960-1279) oni decidis kiujn kaj kiaj plantoj ornamu ĝardenojnhatte man entschieden, welche Pflanzen einen Garten zieren durften. La aliaj plantoj estis ĝis ls 19a jarcento rigardataj kiel "sovaĝaj floroj" aŭ "fiherbo."
La ŝatataj plantoj de la malnova ĉina ĝardeno estas:
- babiona saliko, ĝi makas la komencon de al printempo kaj krome estis seksa simbolo
- Umeo, (Prunus mume), ĝi estis admirata pro ĝia kuraĝo flori jam dum la unua senfrostaj tagoj
- peonio, kiu simbolas virinan vivon plena de amo kaj riĉeco
- krizantemo, kiu pro la florado dum aŭtuno montras bravecon kaj malmolecon. Tial ĝi apartenas al la "plantoj de la longa vivo" .
- bambuso, kies nodoj simbolas la ŝtupojn sur la vojo al iluminiĝo
- pinoj, simbolo de vireco
- lotoso, pureco, perfekteco kaj unuejo, simbolo de la somero
Konstruaĵoj, pordegoj pontoj kaj skribaĵtabuloj
[redakti | redakti fonton]Kompare al la ĝardenoj de aliaj kulturoj en la ĉina ĝardeno la konstruaĵoj estas pli signifoplenaj. Ili estas en la ĝardenoj kaj ornamaĵoj kaj lokoj de la ĝuado, ripozo kaj plezuro. Tio respeguliĝas ekzemple en la pitoreskaj nomoj de tiuj konstruaĵoj. Ekzemple:
- halo, kie oni aŭskultas al la orioledoj (Nova somera palasto, Pekino)
- pavilono por aŭskulti al la akvofalo (somera palasto, Chengde)
- turo de la ĝojah nuboj (Beihai-parko, Pekino)
- domo de la ekrigardo de la pino kaj de la floroj (La ĝardeno de la majstro de la retoj)
En malgrandaj ĝis mezgrandaj ĝardenoj la konstruaĵoj kovras ofte unu trionon de la surfaco. La funkcioj de la konstruaĵoj havas ligon al la pejzaĝaj specialaĵoj – ili formas kun la ĝardeno organan kompleton. La tradicia konstrumaterialo estas malhela ligo, lignaj kradoj kaj bambuso kun blanke kalkitaj muroj kaj brikaj tegmentoj. La blankaj muroj ofte estas la fono de arboj kaj plantoj kaj respegulas la lumon. La kreintoj preferis jenajn kronstruaĵtipojn:
- verando: malferma al la antaŭo, ofte flanke alkonstruita al domo
- sekaj boatoj: malfermaj al la antaŭo, ofte simile al verando super akva surfaco. La ĉeestanto povas rigardi en la akvon kaj povas mediti super la respegulado
- ambulatorioj. Famaj ambulatorioj estas:
- la koridoro de la fluetanta fonto (Qinquanlang) en la Beihai-parko, Pekino
- la longa koridoro (Changlang) en la somera palasto, Pekino. Tiu ambulatorio estas kun 728 metroj la plej longa subtegmenta vojo en la malnovaj ĉinaj ĝardenoj.
- pavilonoj, ekzemple la bronza pavilono en la somera palasto, Pekino
- elrigardeja dometo, ofte kun okangula surfaco
- pontoj, ekzemple la la ponto de la pina ventoen la somera palasto, Pekino.
Alia spwcialaĵoj de la ĉina ĝardeno estas la paraj vertikalaj skribtabuloj kaj la horizontalaj nomŝildoj. Ili formas gravajn ornamajn elementojn. Enhave li rilatas ĝenerale al la ĉirkaŭaĵo kaj la konstruaĵoj. Ofte estas versoj el famaj poemoj.
Historio de la ĉina ĝardenarto
[redakti | redakti fonton]Komencoj
[redakti | redakti fonton]Je la komenco de la ĉinaj ĝardenoj estis ĉasparkoj. La unuaj estis el la Zhou-dinastio (11a jarcento - 256 a. K.). Dum la tempo de la Han-dinastio (206 a.K. ĝis 220 p.K.) en tiuj parkoj palastoj, terasoj kaj pavilonoj estis konstruitaj. En la Shanglin-paarko de la Han-imperiestro Wudi (140-87 a. K.) ekzistis ĝardenoj, palastoj kaj pavilonoj, kiuj servas al muzikumado, kantado kaj la observado de raraj birdojkaj fiŝoj. En la parko estis hundoj, ĉevaloj, elefantoj kaj servoj. Ne mankis eksterordinaraj floroj kaj lignoplantoj. Dum tiu tempo verŝajne ekestis la arto krei bonsajoj.
La evoluo de la „natura pejzaĝĝardeno“
[redakti | redakti fonton]Dum la dinastioj Wei (220–265 p.K.), Jin (265–420) kaj suda kaj norda dinastioj (420-589 p.K.) gravas la adorado de la naturo kaj la admirado de la kamparana vivmaniero en literaturo kaj arto. Dum tiu epoko kreiĝis multaj pejzaĝaj pentraĵoj kaj arto kaj ĝardenarto reciproke sin influis. Kanaloj, lagetoj kaj montoj estis konstruataj. Ekestis la „natura pejzaĝĝardeno“. La Sui-imperiestro Yangdi konstruigis ekzemple en Luoyang la okcidentan parkon kun lago kiel modelo de la „maro“. Tiu „maro“ kun kelkaj insuloj havis perimetron de ĉ. kvin kilometroj. Sur la insuloj staris terasoj, elrigardaj pavilonoj, haloj kaj similaj konstruaĵoj. Kanalo trafluis en grandaj meandroj la ĉirkaŭaĵon, la tiel nomataj „16 bienoj“, kaj enfluas en artefaritan „maron“. Ĉiu „bieno“ estas speciala parkeca etendejo. Tiun formon de la ĝardenkreado ankaŭ estas nomata „pejzaĝa arĥitektura parko de la Sui-epoko“ .
La ĝardeno de la Tang- kaj Song-dinastio
[redakti | redakti fonton]Sub la dinastio de Tang (618 - 907 p.K.) kaj Song Ĉinio prosperis pro la eksporto de silko kaj keramikaĵoj. Tiu ekonomia prospero ankaŭ respeguliĝas en la ĉina arto kaj kulturo. La evoluo de la pejzaĝpentrado tiam influis la ĝardenkonstruadon . La idealtipa pejzaĝo de la pentrado estis rekonstruata en la ĝardenoj kiel „scenejo kun sento“ (yijing) (la tiel nomata pejzaĝĝardeno de la libera pentroarto de la Tang- kaj Song-epoko). Dum tiu epoko ankaŭ aperis privataj ĝardenoj. Precipe la poetoj tre amis la pejzaĝojn konstruante simplajn komparajn domojn en ĝardenoj. La plej fama poeta ĝardeno est tiu de la fama poeto Wang Wei (699-759). Ĝi situis je la piedo de la Zhongnan-shan-montaro. Ĝi estis unu el la unuaj „literaturaj ĝardenoj". Wang Wei kresis ĝardenaj scenoj, kiuj ricevis nomojn kiel „silkaj ondoj“, „‘Ah!‘-lago“ aŭ „domo de la ekzamenataj aprikozoj“.
En la privataj ĝardenoj de la Song-dinastio precipe gravas la „vidalvida starigo de scenoj (duijeng)“ kaj la „pruntado de scenoj (jiejing)“, por plivastigi la perspektivon. Simile al la ĝardenoj en Eŭropo, kie statuoj estis starigataj, en Ĉinio oni starigis unuopajn rokojn.
La ĝardeno de la Ming- kaj Qing-dinastio
[redakti | redakti fonton]Sub la dinastioj de Ming kaj Qing la ĝardenarto evoluiĝis sur la antaŭa bazo. Privataj ĝardenoj plinombriĝis kaj la interligo inter ĝardenarto, literaturo kaj pentrado fariĝis pli forta. Dum la Qing-dinastio (1644-1911) ekestis precipe en la regiono ĉirkaŭ Janĉĵou ekestis grandaj privataj ĝardenoj. Ili ne servis al loĝado, sed estis ejoj, kie la posedantoj – riĉaj komercistoj kaj oficistoj – okazigis festojn aŭ ripozis. La ĉefaj konstruaĵoj estis halo situante ofte ĉe akvo. El la haloj oni povas rigardi en ĉiu direkto kaj mediti rigardante rokojn kaj akvoj. Famaj estas la privataj ĝardenoj de Suzhou, regiono, kiu estis speciale taŭga por la evoluo de la ĝardenarto, ĉar tie troviĝis multajn akvofontojn, la hejma flaŭro estis tre abunda kaj en la proksimeco oni povas rompi rokojn.
Famaj ĉinaj ĝardeninstalaĵoj
[redakti | redakti fonton]- imperiestraj ĝardenoj
- Beihai-parko, Pekino
- Malnova somerpalasto, Pekino
- Nova somerpalasto, Pekino
- Somerpalasto en Chengde
- privataj ĝardenoj
Influo al la eksterlando
[redakti | redakti fonton]Japan
[redakti | redakti fonton]La ĉina ĝardenarto venis al Japanio en la 6a jarcento p. K. kaj fariĝis la fonto de la Japana ĝardenarto.
Eŭropo
[redakti | redakti fonton]Jam Marco Polo priskribis la ĉinaj ĝardenoj, kiuj tute malsamas al la eŭropaj ĝardenoj.
Pli precizan priskribon de la ĉinaj ĝardenoj faris franciskano Matteo Ripa kiu vojaĝis al Ĉinio kaj faris multajn kuprogravuraĵoj, kiuj montras ĉinaj ĝardenoj.
Nur ekde la 1970aj jaroj en Eŭopo ekestis ĉinaj ĝardenoj. Ofte ili estis konstruitaj kadre de urbaj ĝemeladoj kaj planitaj de ĉinaj fakuloj. Famaj ekzemploj estas:
- la ĝardeno de odoro kaj pompo en Munkeno (inaŭgurita 1983)
- la Ĉina ĝardeno en Bochum (1986)
- la ĝardeno de la ĉiela paco en Frankfurto ĉe Majno (1989)
- la ĉina ĝardeno Zuriko (1994)
- la ĝardeno de la regajnita luno en Berlin-Marzahn (2000)
- la ĝardeno de la aspektoj en Mannheim (2001)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Garten, in: Meyers Konversationslexikon, 4. Aufl. 1888, Bd. 6, S. 917 (Stand Juni 2003: noch nicht bearbeitet)
- Marianne Beuchert; Die Gärten Chinas, in Hans Sarkowicz (Hrsg.), Die Geschichte der Gärten und Parks, Frankfurt am Main, 2001
- Marie Luise Gothein; Geschichte der Gartenkunst, Nachdruck der Ausgaben Jena 1926, Hildesheim 1977
- Roni Jay; Heilige Gärten - Oasen zum Nachdenken und Meditieren, Neuhausen am Rheinfall, 1999
- Michaela Kalusok; Schnellkurs Gartenkunst, Köln 2003
- Qiao Yun (Hrsg.); Alte chinesische Gartenkunst, Leipzig 1986
- Rinaldi, Bianca Maria: The 'Chinese Garden in Good Taste'. Jesuits and Europe’s Knowledge of Chinese Flora and Art of the Garden in the 17th and 18th Centuries. München 2006. ISBN 978-3-89975-041-6.
- Oliver Fülling: Gärten in China - Die 50 schönsten Reiseziele, Berlin 2013. ISBN 978-3-89479-766-9
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Traditional Chinese Gardens - Englisch
- ShanghaiHongkong.com: Bildgalerie: Die klassischen chinesischen Gärten Arkivigite je 2015-10-05 per la retarkivo Wayback Machine - Deutsch