Ĉinaj studentaj manifestacioj en 1986

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Studentaj manifestacioj okazis en nombro da ĉinaj urboj ekde decembro 1986 ĝis meza januaro 1987. La manifestacioj komenciĝis en Hefejo antaŭ disvastiĝi al aliaj urboj kiel Ŝanhajo kaj Nankino. La manko de respondo de Hu Yaobang, kiu estis la tiama Ĝenerala Sekretario de la Ĉina Komunista Partio, rezultis en lia elpovigo en la 15a de januaro 1987.

Fono[redakti | redakti fonton]

La studentaj manifestacioj en 1986 okazis en la kunteksto de ekonomiaj malfacilaĵoj kaŭzitaj de inflacia indico de 16%, kiu rezultis en pliiĝo de ĉiutagaj elspezoj. Oni ankaŭ pensis, ke la korupto de la registaro malfaciligas la vivon de ordinaraj homoj, kaj multaj el ĉi tiuj akuzoj celis la filojn de Deng Xiaoping. Krome, astrofizika profesoro kaj vicprezidanto de la Universitato de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio, Fang Lizhi donis serion da prelegoj ĉe universitatoj en Ŝanhajo kaj Ningbo, en kiuj li instigis "malfermi en ĉiuj direktoj", kiu celis, ke Ĉinio malfermu sin al akademia libereco, libereco de parolado kaj libereco de la gazetaro. Fang ankaŭ deklaris, ke la rajtoj en la ĉina konstitucio devas esti "realaj rajtoj" kaj ne nur surpaperaj rajtoj. La paroladoj instigis multajn studentojn protesti kontraŭ la registaro.