Ĉiomanĝanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉiomanĝulo)
Diversaj specioj de ĉionmanĝantoj

Ĉiomanĝanto (el ĉio kaj manĝi) estas animalaj specioj kiuj manĝas kaj plantojn kaj animalojn kiel sia ĉefa manĝoresurso. Ili estas oportunemaj, ĝeneralaj manĝantoj ne specife adaptitaj al manĝo kaj digesto ĉu de viando ĉu de planta materialo ekskluzive.[1] Porkoj estas tre konata ekzemplo de ĉiomanĝanto.[2]

Korvoj estas alia ekzemplo de ĉiomanĝanto kiujn multaj homoj vidas ĉiutage.[3] Ankaŭ homoj estas ĉiomanĝantoj.[1][4] Tiu oportunemo estas avantaĝo por la prospero kaj pliiĝo de la specio antaŭ aliaj specioj kiuj nepre bezonas pli specifan manĝoresurson.

Bruna urso manĝas leontodonojn - ekzempla ĉiomanĝanto.

Kvankam estas informoj pri kazoj de plantomanĝuloj kiuj manĝas viandon tiel kiel ekzemploj de karnomanĝuloj kiuj manĝas plantojn, la klasigo aludas al adaptoj kaj ĉefa manĝoresurso de la specioj ĝenerale, tiel ke tiuj esceptoj ne faras la individuojn nek la speciojn ĉiomanĝantoj.

Plejparto de la specioj de ursoj estas konsiderata ĉiomanĝantoj, sed la dieto de individuoj povas gami el preskaŭ plantomanĝanto al preskaŭ ekskluzive karnomanĝuloj depende de la manĝodisponeblo kaj surloke kaj dumsezone. La Blanka urso povas esti klasita kiel karnovorulo dum la Granda pando preskaŭ ekskluzive manĝas bambuon kaj estas pro tio herbomanĝulo, kvankam pandoj manĝas ankaŭ viandon eventuale.

Specioj konsiderataj ĉiomanĝantaj[redakti | redakti fonton]

Diversaj mamuloj estas ĉiomanĝantaj pro naturo kiel ursoj, nazuoj, erinacoj, didelfoj, porkoj, kelkaj primatoj inklude ĉimpanzojn kaj homojn, lav-ursoj, kelkaj roduloj inklude strisciuroj[5], musoj[6], ratoj[7], sciuroj[8], mefitoj kaj bradipoj.

Estas ĉiomanĝantaj diversaj birdoj, kies predoj varias el beroj kaj nektaro al insektoj, vermoj, fiŝoj, etaj roduloj kaj serpentoj, tio estas kazuaroj, kokoj, korvedoj inklude korvojn, pigojn, korakojn kaj frugilegojn, keoj, raledoj, reaoj.

Kelkaj lacertoj, kelkaj testudoj.

Kelkaj fiŝoj kiel piranjoj.

Ankaŭ kelkaj insektoj kaj aliaj senvertebruloj estas ĉiomanĝuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Humans are Omnivores aŭtoro : adaptita el intervjuo kun John McArdle, Ph.D.
  2. Family Suidae (Pigs) Arkivigite je 2019-01-07 per la retarkivo Wayback Machine aŭtoro Brent Huffman ĉe UltimateUngulate.com
  3. Family Corvidae (Crows/Ravens) Arkivigite je 2019-01-07 per la retarkivo Wayback Machine aŭtoro Seattle Audubon Society
  4. http://www.nhptv.org/natureworks/nwep10b.htm
  5. Eastern Chipmunk
  6. Florida Mouse. Arkivita el la originalo je 2007-08-29. Alirita 2009-02-22.
  7. Brown Rat. Arkivita el la originalo je 2008-12-31. Alirita 2009-02-22.
  8. Tree Squirrels. Arkivita el la originalo je 2008-12-25. Alirita 2009-02-22.
Divido de organismoj laŭ deveno de ilia nutraĵo

karnovorantoj (karno)   •   herbovorantoj (herbo)   •   ĉiovorantoj (ĉiomanĝanto)   •   insektovorantoj (insekto)   •   malkomponantovorantoj (malkomponiĝanta materialo)   •   foliovorantoj (folioj)   •   fruktovorantoj (fruktoj)   •   semovorantoj (semoj)   •   lokovorantoj (loka nutraĵo)   •   nektarovorantoj (nektaro)   •   fiŝovorantoj (fiŝoj)   •   sangovorantoj (sango)   •   kadavrovorantoj (bestkadavraĵoj)