Ĉoktaa Nacio de Oklahomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉoktaa Nacio de Oklahomo
Usona Indiana teritorio, Indiana rezervejo, etnonacio • Usona indiana tribo
Flago
etnonacio • Usona indiana tribo [+]

LandoUsono
RegionoOklahomo

Areo10 864 km² (1 086 400 ha) [+]


Fondo3-a de januaro 1786

Ĉoktaa Nacio de Oklahomo (Tero)
Ĉoktaa Nacio de Oklahomo (Tero)



Vikimedia Komunejo:  Choctaw Nation of Oklahoma [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Map
vdr
Official seal of Choctaw Nation
Sigelo

La Ĉoktaa Nacio de Oklahomo (ofte konata kiel la Ĉoktaa Nacio) estas federacie agnoskita indiana tribo kun jurisdikcia areo kiu inkludas dek du tribajn distriktojn. La Ĉoktaa Nacio konservas specialan rilaton kun Usono kaj Oklahomaj registaroj. Aktuale en 2011, la tribo havas 223,279 registritajn membrojn, de kiuj 84,670 vivas en la ŝtato de Oklahomo [1]. La jurisdikcia areo estas 28,140 km² (10 864 kvadrataj mejloj), kie totalo de 233,126 homoj loĝas, la plej granda parto de ili estas ne-ĉoktaoj.

La ĉefo de la Ĉoktaa Nacio estas Gary Batton. La sidejo de la Ĉoktaa Nacio estas en Durant (Oklahomo), kvankam la Ĉoktaa Kapitolo estas en Tuskahomo (Oklahomo); ĝi estas nuntempe la Ĉoktaa Muzeo kaj hejmo de la Kortumsistemo de la jurisdikcia departemento.

La Ĉoktaa Nacio estas unu el tri federacie agnoskitaj ĉoktaaj triboj; la aliaj estas la Jena Bando de Choctaw Indians kaj la Misisipa Bando de Choctaw Indians. Ili estas posteuloj de la ĉoktaoj kiuj rezistis al deviga translokiĝo al Indiana Teritorio. La ĉoktaoj de Misisipo konservas multon da sia kulturo en malgrandaj komunumoj kaj reorganizis kiel triba registaro sub novaj leĝoj sekvantaj la Indiĝena Reorganizada-Leĝo de 1934.

La ĉoktaoj kiuj estis proponitaj al la Indiana Teritorio, procezo kiu daŭris ĝis la 20-a jarcento, estas rekonitaj fare de la federacia registaro kiel la Ĉoktaa Nacio de Oklahomo. La translokiĝo estis konata kiel la " Migrovojo de Larmoj" (en).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 2011 Oklahoma Indian Nations Pocket Pictorial Directory. Arkivigite je 2011-05-24 per la retarkivo Wayback Machine Oklahoma Indian Affairs Commission. 2011: 9. Retrieved 31 Dec 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]