Ĉulupioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Ĉulupioj aŭ en hispana chulupís (nomo el gvarania) estas indiĝena popolo de la Granda Ĉako. En sia lingvo ili nomiĝas nivaclésnivakleoj, kio signifas homo. Ties najbaroj ĉorotioj nomigas ilin aŝuslajalhulhai. Aliaj variantoj de la nomo el diversaj fontoj estas la jenaj: churupíĉurupioj, ĉulupie, ĉulupe, kaj aksluslaj. En kelkaj antikvaj fontoj ili aperas kiel ĉorpilĉunupí, sed ne konfuzendas kun la samnoma popolo de la vilela.

Estas iom pli ol 20 komunumoj ĉulupiaj. En Argentino loĝas en la provinco Salta, ĉe la rivero Pilkomajo kie estas du ĉefaj komunumoj: nome Misión La Paz kaj La Bolsa. Sude de la urbo Tartagal troviĝas alia. En Paragvajo ili estus ĉirkaŭ 18.000, kiuj loĝas en la departementoj Presidente Hayes kaj Boquerón.[1]

Historie ili estis ĉasistoj-kolektistoj.

La lingvo ĉulupia aŭ nivaklea estas parolata de proksimume 15.000 personoj, kiuj preferas ĝin al la hispana. El kiuj nur ĉirkaŭ 200 troviĝas en Argentino. Estas du ĉefaj dialektoj, tiu de la ĉulupioj de la interno aŭ de la montaro kaj tiu de la ĉulupioj de la riveroj.

La enketo Encuesta Complementaria de Pueblos Indígenas (ECPI) 2004-2005, komplementa de la argentina nacia censo Censo Nacional de Población, Hogares y Viviendas 2001, montris kiel rezulto ke agnoskas sin aŭ rekte descendas de la popolo ĉulupia 440 personoj en la provincoj Salta kaj Formosa. El kiuj 392 loĝas en komunumoj. En la tuta lando memagnoskiĝis 553 ĉulupioj, 392 loĝantaj en komunumoj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Glosario de lenguas indígenas sudamericanas, Edgardo Civallero, Universidad Nacional de Córdoba
  2. INDEC. Censo 2001 - Encuesta Complementaria de Pueblos Indígenas