Departemento prezidanto Hayes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Presidente Hayes)
Departemento prezidanto Hayes
Departemento
Bandera del Departamento de Presidente Hayes.png
Flago

LandoParagvajo

ĈefurboVilla Hayes‎
- koordinatoj24° S, 59° U (mapo)-23.775292-58.612061Koordinatoj: 24° S, 59° U (mapo)
Areo72 907 km² (7 290 700 ha) [+]

Loĝantaro121 075 [+] (2017)
Denseco1,66 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2PY-15

Departemento prezidanto Hayes (Tero)


Map
Departemento prezidanto Hayes

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Presidente Hayes Department [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La departemento prezidanto Hayes - hispane departamento Presidente Hayes - estas unu el 17 departementoj de Paragvajo, kiuj kun la Ĉefurba Distrikto de Asunciono konsistigas la ŝtatan teritorion. Sur areo de 72 907 kvadrataj kilometroj laŭ la stato de la censo de 2012 vivis 108 520 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de po 1,5 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Villa Hayes. La departemento pludividiĝas je 8 distriktoj.

Sian nomon la departemento havas laŭ la 19-a prezidento de Usono, Rutherford B. Hayes, kiu de 1877 ĝis 1881 oficis kiel ŝtata prezidanto. Post la milito de la Trilanda Alianco, kiu finiĝis per kompleta malvenko de Paragvajo, li kiel neŭtrala juĝanto pacigis konflikton pri la limo inter Paragvajo kaj Argentino, favore al Paragvajo, kaj tial honoriĝis per la departementa nomo.