Ĉurug

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉurug situas en la mapo en la verda municipo
Parko de Ĉurog, kie situis la katolika preĝejo ĝis 1948
Ventomuelejo en Ĉurog

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Ĉurug, serbe Чуруг, slave Čurug, hungare Csurog estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Ĵabalj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĉurug situas sur ebenaĵo. Nadalj kaj Ĵabalj troviĝas po 10 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis en 1238 en formo Churlack. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. En 1910 loĝis en Csurog 10 196 da homoj, (6685 serboj, 2490 hungaroj, 228 germanoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, al distrikto de Zsablya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. En 1942 jugoslaviaj partizanoj suferigis la loĝantaron. Sekve la hungara armeo faris tutregionan razion, ĉi tie 800 da homoj esis murditaj. Hungario enkarcerigis estrojn de la raziuloj. En 1944 Jugoslavio reokupis la regionon, partizanoj alvenis la unua, kiuj venĝis la razion kaj murdis 3000 da homoj. La germanoj estis deportitaj. En 2002 loĝis en Ĉurug 8882 da homoj, (serboj 8200 (92 %), hungaroj 90 (1 %), ciganoj 284 kaj aliaj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]