Nadalj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nadalj situas en la mapo en la verda municipo
Ortodoksa preĝejo de Nadalj
Katolika preĝejo de Nadalj
Fervoja ponto tra kanalo en Nadalj

Nadalj, serbe Надаљ, hungare Nádalja estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Srbobran. La nomo devenas el la hungara vorto hirudo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Nadalj situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo al Vrbas. Temerin troviĝas 10 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el turka dokumento el 1590. En 1699 serboj alvenis. La Habsburgoj aranĝis limgardan zonon, al kiu ankaŭ tiu vilaĝo apartenis. En 1849 la hungara armeo bruldetruis la vilaĝon. En 1910 vivis en Nádalja 2719 homoj (1796 serboj, iom da germanoj kaj hungaroj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, al distrikto de Zsablya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. En 2002 loĝis en Nadalj 2202 homoj, (serboj 1794 (82 %), hungaroj 163 (7 %), ciganoj 82 (4 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Nádalja naskiĝis hungaria serba arkitekto Momčilo Tapavica.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]