Červená (Jetětice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri parto de municipo Jetětice. Pri pereinta municipo temas artikolo Červená nad Vltavou (pereinta vilaĝo).
Červená
(Červená nad Vltavou)
vilaĝo
Solejoj en Jetětice
Oficiala nomo: Červená
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Administra municipo Jetětice
Historia regiono Bohemio
Montaro Tabora montetaro
Domoj 173 2016
Rivero Vultavo
Situo Červená
 - alteco 346 m s. m.
 - koordinatoj 49° 22′ 20″ N 14° 16′ 03″ O / 49.37222 °N, 14.26750 °O / 49.37222; 14.26750 (mapo)
Katastro 13,75 km² (1 375 ha) Jetětice
Loĝantaro 101 (2021)
Denseco 7,35 loĝ./km²
Unua skribmencio 1189
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 398 43
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Červená (Jetětice)
Portalo pri Ĉeĥio

Červená (antaŭe ankaŭ Červená nad Vltavou) estas konata kabana ripozloko en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Písek, en alteco 346 m s.m., apud origina samnoma vilaĝo, subakvigita post konstruo de valbaraĵo Orlík sur la rivero Vltava. Vivas ĉi tie 101 loĝantoj (2021).

La origina vilaĝo apartenis ekde sia fondo al monaĥejo en Milevsko, ekde 1420 al la burgo Zvíkov. Valora romanika preĝejo de Sankta Bartolomeo (nomita „Ruĝa preĝejo“, laŭ koloro de uzita konstruŝtono) estis antaŭ subakvigo transportita kaj rekonstruita en kabanaro Červená II (ĉ. 4 km for laŭlonge de la riverfluo). Nemalproksime al Červená transigas la riveron Vltava fervoja ponto el 1889, siatempe la dua plej granda tiuspeca ponto en Aŭstrio-Hungario.

En Červená okazigis somerajn Esperanto-tendarojn Esperanto-klubo La Ponto el proksima urbo Písek.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869218
1880176
1890159
1900140
1910134
1921140
JaroLoĝantoj
1930127
195095
196132
197021
19800
199194
JaroLoĝantoj
2001101
201134
2021101
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.