Červená Lhota (kastelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Červená Lhota

Flanka rigardo al la kastelo

Flanka rigardo al la kastelo
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 49° 14′ 46″ N, 14° 53′ 7″ O49.24611111111114.885277777778Koordinatoj: 49° 14′ 46″ N, 14° 53′ 7″ O
Situo de Červená Lhota
Konstruita 16-a jarcento
Rekonstruita 17-a, 19-a, 20-a jarcentoj
Konstrustilo Renesanco
Retadreso oficiala retpaĝo de la kastelo
v  d  r
Information icon.svg
Fronta aspekto de la kastelo

Červená Lhota estas konata renesanca akvokastelo en Ĉeĥio, pro sia eksterordinara kulturhistoria valoro proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Ĝi situas en la samnoma vilaĝo, en orienta parto de sudbohemia regiono, 10 km for de la distrikta urbo Jindřichův Hradec. La pitoreska konstruaĵo troviĝas meze de la fiŝlago sur rokeca insuleto kaj havas fermitan kvaralan dispozicion ĉirkaŭ la kvadrata korto. Alira vojo al la kastelo kondukas trans ŝtona ponto, kiu anstataŭigis la originan lignan falponton.

Historio[redakti | redakti fonton]

Surloke de la nuna kastelo ekde la 14-a jarcento origine staris gotika fortikaĵo, kiu en la 16-a jarcento estis renesance rekonstruita al kastela aspekto. En la 17-a jarcento ĝi estis rekonstruita en baroka stilo, en la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento ĝi trapasis novgotikan kaj novrenesancan rekonstruon.

Dum la jarcentoj la kastelo apartenis al diversaj nobelaj posedantoj. La plej konata estas princa familio Schönburg-Hartenstein, kiu posedis la kastelon inter 1835 kaj 1945, kiam ĝi estis konfiskita de la ŝtato.

En la jaroj 17961799 en la kastelo loĝis komponisto kaj kunfondinto de la germana opero Karl Ditters von Dittersdorf.

Trarigardo[redakti | redakti fonton]

La kastelo estas malfermita por publiko ekde aprilo ĝis fino de oktobro. La trarigardo daŭras proksimume 50 minutojn kaj dum ĝi eblas vidi 16 kameretose ekipitajn cambrojn prezentantajn loĝadon de nobelaro ekde renesanco ĝis la 19-a jarcento. Rimarkinda estas vira laborĉamvro kun renesancaj bildoj, baroka manĝejo kun riĉa stuka ornamo kaj ĉarma franca salono ekipita en la stila de dua rokoko. En someraj monatoj eblas krome viziti kastelajn kelojn kaj vendoekspozicion pri t.n. kaprompiloj.

Ĉirkaŭ la fiŝlago kondukas promenvojo rande de la natura kastela parko kun variaj specoj de arboj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]