Červený Potok (germaneRothfloss) estas malgranda vilaĝo en Ĉeĥio apud ŝoseo II/312 inter urboj Králíky kaj Hanušovice, administre parto de urbo Králíky. Al la 1-a de januaro 2005 ĉi tie estis 47 domoj kaj vivis ĉi tie 76 loĝantoj (2021). Al teritorio de Červený Potok apartenas ankaŭ domaro Horní Hedeč.
En teritorio de Červený Potok estas samnomata fervoja stacio (pinta stacio de la fervojo Dolní Lipka - Hanušovice), ŝosea deflankejo ĝis proksima turisma centro Dolní Morava.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1577. Dum lasta kompleksa grunda reguligo la limo de vilaĝo transŝoviĝis sur fluo de rivero Moravo el mezo de riverfluo al ties dekstra flanko, en la plej norda sektoro de tiu ĉi limo okazis en la pasinteco al malgranda ŝovo de la riverfluo direkte al moravia teritorio, al kio ĉi tie rilate al la supre menciita grunda reguligo akomodiĝis ankaŭ la nova limo, do nu tempe la vilaĝo ete trafas eĉ al Moravio.