Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra
Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra | |
---|---|
Ŝtato: | Rusio |
Federacia distrikto: | Urala |
Surfaco: | 534.500 km² |
Loĝantoj: | 1.558.004 |
Ĉefurbo: | Ĥanti-Mansijsko |
Loĝdenso: | 3 loĝantoj/km² |
Aŭtokodo: | 86
|
Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra (ruse Ханты-Мансийский автономный округ — Югра) estas aŭtonoma distrikto ene de Tjumena provinco, Siberio, Rusio. La lingvoj de la aborigenoj (la ĥanta kaj mansa) estas oficialaj lingvoj kiel la rusa.
Geografio
La aŭtonomio situas oriente de la Urala montaro sur la Okcident-Siberia ebenaĵo. La rivero Obo kaj tie plej grava alflaunto, la Irtiŝo trafluas la regionon.
Loĝantaro
La ĥantoj kaj mansoj estas tiel nomataj «titularaj popoloj» de la aŭtonomio. Ili apartenas al la finno-ugra lingvaro popoloj, iliaj plej striktaj parencoj estas la hungaroj. En loĝantaro dominas la rusoj, plejparte alvenintaj e la regionon post malkovro en la 1960-aj de la grandaj naftokampoj.
Historio
La areo, kiu origine estis konata kiel Jugra estis okupita en 1582 fare de la rusa atamano Jermak kaj venis sub rusan regadon. La 10-an de decembro 1930 estiĝis la Ostjaka-Vogula nacia distrikto (ruse Остяко-Вогульский национальный округ) ĉar tiel tiutempe nomiĝis la ĥantoj kaj la mansoj. La 23-an de oktobro 1940 ĝi estis alinomita kaj iĝis Ĥanti-Mansa nacia distrikto (Ханты-Мансийский национальный округ). En 1978 nomo denove aliiĝis — al Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto. En 2003 aperis aldono — Jugra.
Ekonomio
Nafto kaj tergaso apartenas al la plej gravaj ekonomiaj branĉoj, ĉar la aŭtonomio estas la plej granda naftoprodukta areo de Rusio.
Urboj
La ĉefurbo estas Ĥanti-Mansijsko kun 82.955 loĝantoj (2012), sed la plej grandaj urboj estas Surguto (ĉ. 300.000), Niĵnevartovsko (ĉ. 250.000) kaj Neftejugansko (ĉ. 100.000).
Administra divido
Distriktoj
Ĥanti-Mansia aŭtonoma distrikto — Jugra konsistas el la sekvaj distriktoj (ruse: районы):
- Belojarska (Белоярский)
- Berjozovska (Берёзовский)
- Ĥanti-Mansia (Ханты-Мансийский)
- Kondinska (Кондинский)
- Neftejuganska (Нефтеюганский)
- Niĵnevartovska (Нижневартовский)
- Oktjabrska (Октябрьский)
- Sovetska (Советский)
- Surguta (Сургутский)