Ĥarĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĥarĉo, en la hispana jarcha [ĥarĉa], en la araba خرجة [ĥarĝa], signife "elirejo" aŭ "fino", estas komponaĵo de popola poezio de Al Andalus, kiu konsistis en la fina parto de moaksaĥa, el kiu ekzistas ekzemploj ekde la 10-a jarcento ĝis 11-a jarcento. La Ĥarĉoj estas komponitaj en Andalus-araba parola lingvo, aŭ en la latinida lingvo uzita de la andalusaj kristanaj araboj, foje nomita mozaraba. Ili estis verkitaj de kleraj poetoj kaj arabaj kaj judaj, sed ĉefe de nobelinoj, kiuj havis kiel modelo la latinidan tradician poezion. Ili povis kolekti ilin el la popola folkloro, aŭ adapti ilin al ties metrikaj necesoj (ĉar ili devis integri ilin en la moaksaĥa) aŭ komponi ilin kiel nova kreaĵo, el tradiciaj modeloj. Ties gravo konsistas je tio ke temas pri la plej antikva dokumento konata de poezio en latinida lingvo en Iberio.

La moaksaĥa (devena el araba موشحة muwaššaḥa ("muŭaŝŝaha"), kio signifas kolieron) estas tipo de klera poemo kun popollingva rekantaĵo kiu havis pintan epokon en Al-Andalus inter la 9-a kaj la 12-a jarcentoj. La araboj estis kunportintaj poezian modelon de la 4-a jarcento, nome la kasido, kiu konsistis el longaj versoj parigitaj kaj unurimaj taŭgaj poar parola trasmito fare de la instruisto. Estas la tipo de verso en kiu estas verkita la Korano. La moaksaĥa estas verkita en mallongaj versoj, pro influoj de la popola liriko, sed kun temoj kaj strukturoj tre komplikaj. Aperas en la Iberia Duoninsulo kaj estas supozeble frukto de la mikso de kulturoj ekzistaj devenaj el la kunvivado de kulturoj en la islama Hispanio de la epoko de tajfoj, (araba - hebrea - kristana). La propraj araboj aludis foje al la moaksaĥa kiel "kantoj laŭ la stilo de la kristanoj". Ili estis malkovritaj kaj tradukitaj la unuan fojon nur en 1948 fare de la hebreisto Samuel Miklos Stern. Sinsekvaj interpretoj fare de diversaj fakuloj laŭlonge de la venontaj jaroj havigis la tekstojn disponeblajn nune. Pro la ambigueco de la ŝemidaj lingvoj, la ĥarĉoj okazigas multajn interpretojn, kaj plue konstituas tialon por polemiko kaj specializita priserĉado. La latinidaj ĥarĉoj interplektiĝas en la arablingva moaksaĥa kiel rekantaĵo de malmultaj versoj en latinida lingvo, hebrea aŭ popolaraba fine de la moaxaja. Alia poezia manifesto de similaj karakteroj nome zeĥelo, diferenciĝas pro la disigo de la versoj tra la tuta poemo.

Temaro[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Malkovro de la ĥarĉoj[redakti | redakti fonton]