Ĥavaja Farid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĥavaja FaridKhwaja Ghulam Farid (en urdua: خواجہ غُلام فرید aŭ Khwaja Farid (1845–1901) – estis la plej fama 19a-jarcenta sufisma poeto de la Hinda subkontinento, poligloto, klerurlo kaj verkisto. Li apartenis al la tarika (nome sufisma skolo) Ĉiŝti. Li naskiĝis kaj mortiĝis en Ĉaĉran kaj estis entombigita en Mithankot.

Lia patrino mortiĝis kiam li estis 5jaraĝa kaj li iĝis orfo 12jaraĝa kiam lia patro, Khwaja Khuda Bakhsh, mortiĝis. Li estis sorgita de sia plej aĝa frato, Fakhr Jahan Uhdi, kaj iĝis klerulo kaj verkisto. Li regis la araban, persan, urduan, saraikian, panĝaban, sindan, kaj brajbaŝan, kaj verkis poemojn en saraikia, panĝaba, urdua, sinda, persa, kaj brajbaŝa.

Liaj plej gravaj verkoj estas la jenaj:

  • Deewan-e-Farid (poemo en saraikia, 1882; en panĝaba, 1883 ; en urdua, 1884)
  • Manaqabe Mehboobia (prozo, en persa)

Lia poezio estas plena je amo al Allaho, al la profeto Muhammad, al la homaro kaj al la naturo. Li ofte uzas la simbolismon de la dezerto. Foje li traktas politikajjn temojn, ekzemple kontraŭ la britia regado en Bahawalpur.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]