Ĥorologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĥorografio)
Mapo de distribuado de du specioj de Cedrus.

Ĥorologio (el greka χῶρος, khōros, "loko, spaco"; kaj -λογία, -logia) povas signifi

En geografio, la termino estis unuafoje uzata de Strabo. En la 20a jarcento, Richard Hartshorne prilaboris denove tiun nocion.[1] La termino estis popularigita de Ferdinand von Richthofen.[2]

Alfred Hettner estas konata pro sia koncepto de ĥorologio, nome studo de lokoj kaj regionoj, koncepto kiu influis super kaj Carl O. Sauer kaj Richard Hartshorne. Krom Eŭropo, lia laborkampo koncentriĝis ĉefe en Kolombio, Ĉilio kaj Rusio. Laŭ li, geografio estas ĥorologia scienco aŭ estas studo de regionoj. Hettner malakceptis la komprenon ke geografio estu aŭ ĝenerala aŭ regiona. Geografio kiel aliaj kampoj de lernado devas temi kaj pri unikaj aĵoj (regiona geografio) kaj pri universalaj (ĝenerala geografio), sed la studo de regionoj — speciale en la formo de lia alproksimiĝo al Länderkunde — estas la ĉefa fako de geografio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Place, A Short Introduction", Tim Cresswell
  2. GEO 466/566: The Profession of Geography. Valpo.edu (1996-10-02). Arkivita el la originalo je 2012-02-11. Alirita 2013-08-22. Arkivigite je 2012-02-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-11. Alirita 2020-03-23.