Ĥrisaoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥrisaoro
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Pozidono
Patrino Meduzo
Kunulo Kalirhoo
Infanoj Geriono
vdr

Ĥrisaoro (helene Χρυσάωρ, latine Chrysaor) estis en la helena mitologio giganto, kiu naskiĝis el la korpo de morta Meduzo, filino de la mara maljunulo Forkiso kaj lia edzino kaj fratino Keto. Lia patro estis aŭx la dio de maroj Pozidono aŭx la mara dio Glaŭko. La Giganto Ĥrisaoro signife meritiĝis pri vastigo de la komunumo de mitaj estaĵoj kaj monstroj de la helena mitologio.

Edward Burne-Jones: Naskiĝo de la Pegaso kaj Ĥrisaoro, proksimume de la jaroj 1876–1885

Lia edzino estis Kalirhoo, filino de la Titano Okeano. Posteŭloj de Ĥrisaoro kaj Kalirhoo estis

Eĥidno naskigis kun la centkapa Tifono pliaj monstroj

  • Kerberon - trikapan hundon en la hadeso,
  • Orton - dukapan hundon, ankaŭx mortigitan fare de Heraklo,
  • lernan Hidron - monstron kun serpenta korpo kaj naŭx drakaj kapoj,
  • nemean leonon - teruran nevundeblan leonon; Heraklo mortigis lin kaj lian felon alportis kiel pruvon pri plenumo enu el la taskoj,
  • Ĥimeron - fronte leonon, meze sovaĝan kaprinon, malantaŭxe drakon; el tri muzeloj ĝi sputis fajron,
  • teban Sfinkson - virina kapo, leona korpo, birdaj flugiloj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chrýsáór en la ĉeĥa Vikipedio.