Ĵeaj lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĵeaj lingvoj (helaflava) kaj aliaj makro-ĵeaj lingvoj (malhelaflava) nune.
La ombrata areo montras proksimume la eblan estintan disvastiĝon de la lingvoj.

La ĵeaj lingvoj (en brazila portugala lingvo , prononco [ʒeː]) estas familio de indiĝenaj lingvoj de Ameriko, kiu parolatas en centra, orienta kaj suda Brazilo kaj konsistas el 13 unuopaj lingvoj.

Divido[redakti | redakti fonton]

La unuopa lingvo kun relative plej multaj parolantoj estas la ŝavanta lingvo (Xavánte) kun laŭ takso de la jaro 2000 proksimume 9 600 parolantoj. La lingvoj Acroá kaj Xakriabá jam formortis.

La ĵeaj lingvoj estas la kerna lingvogrupo de hipoteza pli granda lingvofamilio, kiu titoliĝas makro-ĵea lingvaro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Irvine Davis: Proto-Jê phonology. En: Estudos Lingüísticos. Revista Brasileira de Lingüística Teórica e Aplicada. Volumo 1, kajero 2. São Paulo 1967, paĝoj 10–24.
  • Flavia de Castro Alves: O Timbira falado pelos Canela Apãniekrá. Uma contribução aos estudos da morfossintaxe de uma língua Jê. Universidade Estadual de Campinas, 2004.
  • J. Alden Mason: The languages of South American Indians. En: Julian H. Steward (eld.): Handbook of South American Indians. Volumo 6. Vaŝingtono 1950, paĝoj 157–319.
  • E. R. Ribeiro: A reconstruction of Proto-Jê. En: Ponencia al 52º Congreso Internacional de Americanistas (Sevilla 2006). 2006.
  • Ursula Wiesemann: The pronoun systems of some Jê and Macro-Jê languages. En: Pronominal Systems. Eldonejo Narr, Tübingen 1986.
  • Johannes Wilbert: Material lingüístico Ye. Editorial Sucre, Caracas 1962.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]