Kainganga lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kainganga lingvo
kaingang, kaingáng, kaigang
Parolata en Brazilo
Regiono dise en la kvar sudaj brazilaj subŝtatoj San-Paŭlo, Paranao, Sankta Katarino kaj Suda Rio-Grando
Parolantoj ĉ, 20 000
Lingvistika klasifiko

makro-ĵea lingvaro
ĵeaj lingvoj
suda
kainganga lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 kgp – kainganga aŭ

zkp – kainganga de San-Paŭlo

  Glottolog kain1271
v  d  r
Information icon.svg

La kainganga lingvo (propralingve kaingang, kaingángkaigang, portugale caingangue) estas indiĝena lingvo parolata en la sudo de Brazilo. Ĝi apartenas al la ĵeaj lingvoj. Al la etna grupo de kaingangoj nuntempe apartenas ĉirkaŭ 30 000 personoj, kaj de ili 60% ĝis 65% parolas la lingvon. Plej multaj ankaŭ parolas la portugalan.

Antaŭe la kaingangoj kaj ŝoklengoj (Xokleng) estis konsiderataj kiel unu etno, kaj tiu pli vasta grupiĝo ricevis plurajn kromajn nomojn inkluzive de Amhó, Dorin, Gulachi, Chiqui, Ingain, Botocudo, Ivitorocái (= Amho) Kame, Kayurukré, Tain (= Ingain) kaj Taven. Kelkaj el tiuj nomoj eble origine estis tribaj nomoj, aliaj estas eksonimoj.

Komence de la 20-a jarcento, inter alie la germandevena esperantisto Francisco Schaden alveninta al Brazilo esploris kaj verkis pri la lingvo.