Ľubomír Fajth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ľubomír Fajth naskiĝis la 27-an de oktobro 1952 en Považská Bystrica. Li esperantistiĝis en oktobro 1997. Frekventis kurson por komencantoj gvidata de L. Mikulovská. De tiam ankaŭ ano de ESONO. Poste li partoprenis en diversaj interretaj kursoj. Dum SAT kongreso 2004 en Bratislava laboris kiel kunorganizanto. Tiam ankaŭ li subiĝis al Internacia Elementa Ekzameno de ILEI (2004).

Li partoprenis prelegojn pri Kosmologio de Martinus en Klint, (Danio). Studado de Kosmologio de Martinus en Esperanto en jaroj: 2001, 2002, 2003, 2007.

Partopreno en UK – 2002 Zagrebo, UK- 2009 Bjalistoko. Partopreno je la 7-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en Maribor, (Slovenio). Helpe de Pasporta Servo vizitis Kroation, Hungarion, Irlandon, Svislandon, Germanion, Danion, Usonon. En la jaro 2004 proponis propran konstruaĵon en Plevnik-Drienové por kreo de E-arkivo. Arkivo estis finkreita helpe de ESONO en la jaro 2006.

Li preparis vortaron por komputilo – ĉefa parto de E. V. Tvarožek, Š. R. Seemann, J. Hron. Preparo de bibliografio de ES. Kontribuis al Esperantisto Slovaka. Tradukanto kaj vortaristo de Lernu!. Kontribuoj al Vikipedio. Preparo de E-kurso en Zajeĵová.