Ŝaŝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ŝaŝi
Jingzhou Wanshou Baota 2014.04.20 16-39-50.jpg
Administrado
Poŝtkodo 434000 [+]
Retpaĝaro www.shashi.gov.cn [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 30° 19′ N, 112° 15′ O30.31363112.24995Koordinatoj: 30° 19′ N, 112° 15′ O [+]
Areo 492 km² (49 200 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Ŝaŝi
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Shashi District [+]
v  d  r
Information icon.svg

Ŝaŝi, ĉine 沙市区 estas metropolo kaj distrikto en Ĉina Popola Respubliko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ŝaŝi etendiĝas sur ebenaĵo laŭ maldekstra bordo de Jangzio en meza parto de la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝaŝi fondiĝis en la 18-a jarcento, poste kelkfoje plene detruiĝis pro la militadoj. La urbo aspektas, kiel tipa ĉina socialisma urbo sen historiaj domoj. Tamen ankaŭ en la 21-a jarcento oni konstruis modernajn domojn, precipe hotelojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ŝaŝi havas ekologiajn problemojn. La rivero estas poluita ĉe la haveno per diversaj metaloj kaj kemiaĵoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ŝaŝi havas subtropikan klimaton kun influo de musono. En la urbo la averaĝa jara temperaturo estas 20 °C, sed dum somero foje preskaŭ superas 40 °C. Jare pluvas po 800-1500 mm. Inter decembro kaj februaro foje-foje frostas kaj neĝas.

Strato en Ŝaŝi

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ŝaŝi ne havas flughavenon kaj fervojon, sed havas riveran havenon.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

  • ĉina verkisto Deng Huijin, kiu de 1981 estis gvidanto de loka Esperanto-societo en Ŝaŝi

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Angla Vikipedio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]