Ŝablono-Diskuto:EdE

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uzo en sekcioj[redakti fonton]

Mi bonvenigus eblecon krei informkeston kun la informo "Ĉi tiu sekcio baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto" (aŭ "ĉapitro") por sekcio aŭ ĉapitro de artikolo. Vidu ekzemple la nunan staton de la ĉapitro "Historio de la Esperanto-movado" en la artikolo Islando. Tie eĉ nur parto de ĉapitro rilatas al la eksa teksto el EdE. Kaj estas multaj pliaj ekzemploj. Sed mi hezitas krei aldonajn, preskaŭ samenhavajn, ŝablonojn kun nomoj kiel "EdE sekcio" aŭ "EdE ĉapitro", nur pro unu malsama vorto. Bonus havi parametron en tiu-ĉi ŝablono, kiu, se plenigite, ŝanĝas la informkestan vorton "artikolo" al "sekcio" aŭ "ĉapitro". Sed ĉar mi nun havas tro malmultan tempon por mem profundiĝi en la temon, mi ne mem plonĝas en realigon de la ŝablonoŝanĝo, sed metas tiun-ĉi peton, kiun eble vidos alia helpemulo... ThomasPusch (diskuto) 18:20, 28 Nov. 2014 (UTC)

Saluton, mi ĵus mem decidis plibonigi la ŝablonon, kaj kadre de tio mi volonte fariĝis la helpemulo, kiun vi serĉis, kaj enkondukis interalie novan parametron kio=sekcio, kiun vi nun povas uzi. Mi jam utiligis ĝin ĉe Islando. Amike --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 15:00, 13 Mar. 2015 (UTC)
@Blahma: Mi ĵus aldonis la ŝablonon {{Kun Lua-modulo}} al la dokumentado, ĉar la ŝablono ja uzas por la unua nenomita parametro kelkfoje sufiĉe truke la Lua-modulon {{String}}. --Tlustulimu (diskuto) 15:21, 13 Mar. 2015 (UTC)
Saluton Tlustulimu, jes, faru kiel estas kutime. Por mi tiu uzo fakte estas neniel truka (vidu kion mi jam faris ĉe s:Ŝablono:Adresaro) kaj mi ne bone komprenas la utilon de havi tiajn ŝablonojn markitaj (ĉu iu iel profitas de tio?), sed mi ne mem markis ĝin ne pro ignoro, sed nur ĉar mi ne konsciis pri la kutimo de tia markado. Do dankon pro la helpo. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 17:25, 14 Mar. 2015 (UTC)