Ŝablono-Diskuto:Situo sur mapo/20130104

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, gekaraj. Mi ĵus forigis ĉiujn superfluajn subpaĝojn kun la nomparto priskribo, ĉar la dokumentadaj informoj jam estas aranĝataj per helpo de la ŝablono {{Situo sur mapo/informoj}} en la <noinclude>-parto de la ŝablonoj. Bonvolu estonte uzi la menciitan ŝablonon por eviti troajn subpaĝojn. Sed atentu, ke pro la funkciado de la ŝablono, novaj laŭlandaj ŝablonoj provizore iom fuŝe aspektos. Kontraŭ tio helpas reŝarĝi la paĝon per la "purge"-funkcio, kiu ekzistas en unu el la ĉitieaj aldonaĵoj. Temas pri la "Vivanta horloĝo", kiu estas alklakebla post aktivigo. Kore --Tlustulimu 20:50, 12. Dec 2008 (UTC)

Ŝajnas, ke ĝenerale mankas informoj por la konkretaj landoj, kion oni tajpu kaj kiel oni uzu la ŝablonon. Jujijo 12:53, 7. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi proponas, ke ni ŝanĝu la ŝablonon tiel, ke finfine funkcias eĉ mapoj, kiuj krucas la 180 meridianon. Kiel modelo por tio taŭgas la germana, rusaj kaj ambaŭ sorabaj ŝablonoj. Kiel nova parametro mi proponas Krucas180=jes. Kore --Tlustulimu 14:26, 13. Dec 2008 (UTC)

Kial ne ? Mi ne scias ĉu multe utilos; malmultaj regionoj etendiĝas trans la 180°, krom Etiapaskij Chrebet, Aleutoj, Tuvalo, Valiso kaj Futuno, Kiribato, Fiĝioj kaj Chatham-insularo ! Bone estus aldoni la parametron sen ke tio igu la ŝablonon misfunkcii en aliaj cirkonstancoj. Arno Lagrange @ 16:18, 13. Dec 2008 (UTC)
Saluton, gekaraj. Finfine la ŝablono subtenas eĉ mapojn, kiuj krucas la 180°an meridianon. Ekzemplo troviĝas en la dokumentado. Kore --Tlustulimu 15:11, 22. Dec 2008 (UTC)

Simbolo por loko[redakti fonton]

En Ŝablona diskuto:Situo sur mapo Ĉeĥio estas diskuteto pri ŝanĝo de simbolo (globo kiel kulo), kiu aperigas lokon por konkreta loko sur mapoj. Ĉu ne eblus ŝanĝi ĝin laŭ tiu en {{geofra}}, kie estas malgranda kvadrateto? Jujijo 12:32, 7. Aŭg 2010 (UTC)

Kreado de la novaj mapoj[redakti fonton]

Estas en la ŝablono sekcio Kreado de la novaj mapoj. Tio estas bela. Sed neniu jam skribas, kie oni eksciu koordinatojn de regiono, por kiu oni kreas novan ŝablonon. Ĉu iu hazarde ne scias tion? Vidu {{Situo sur mapo Transkarpatio}}. Ĉu ni petu armeajn specialistojn? Jujijo 11:16, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Por tiu ĉi regiono mi trovis solvon mem. Dankon apartenas ankaŭ al mi, ĉu ne? Jujijo 19:03, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Wikipedia:WikiProject geographical coordinates[redakti fonton]

en:Wikipedia:WikiProject geographical coordinates nun ligas al neekzistanta paĝo. Jujijo 07:25, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Ĉar neniu respondis, mi forviŝis la ligilon, kiu ligas nenien. Jujijo 16:02, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Montrigado de nomo de situanta loko sur la mapo[redakti fonton]

Ĉu ne eblas montrigi situantan lokon sur konkreta mapo? Por tio vidu ekz. la anglan version, kie tio eblas. Estas mapo, sur kiu estas skribita loko. Dankon por ies respondo. Jujijo 16:01, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, Jujijo. Ĉu temas pri teksta nomo de loko? Se jes, tio jam eblas ekde la kreo de la ŝablono. Nur mankas ekzemploj en la ŝablona dokumentado. Amike --Tlustulimu 16:36, 10. Aŭg 2010 (UTC)
Mi pensis pri aperigado de teksto apud la urbo, kiu estas bildigata per globeto. Sed poste mi ekciis, ke ekzistas alia ŝablono, pri kiu mi mesaĝis al vi. Estas domaĝe, ke oni devas fari unu aferon dufoje. Jujijo 16:40, 10. Aŭg 2010 (UTC)
Mi ĵus aldonis kelkajn ekzemplojn al la dokumentado. Ne ĉio funkcias same kiel en la angla versio, ĉar la ĉitiea ŝablono ne estiĝis el tiu. Amike --Tlustulimu 17:39, 10. Aŭg 2010 (UTC)
Dankon apartenas al Tlustulimu, kiu aldonis tion, kio mankis. Nun oni povas elekti el pluraj ekzemploj la situoj sur mapo eĉ kun priskribo de la aperata loko. Jujijo 18:59, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Mi ĵus elkomentis ekzemplojn pri Skotlando, ĉar alternativo pro la nuna kodigo de la ĉefa ŝablono ne eblas. Do mankus por tio du parametroj por la landa subŝablono. - Bonvolu ne forĵeti la elkomentitajn ekzemplojn. Eble ni ja iel povus aranĝi ilin. Sed tio eble estas tasko por Arno, ĉar li okupiĝis pri la ŝablono. Amike --Tlustulimu 19:16, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Priskribo sur unu linio[redakti fonton]

Ĉu eblas "disigi" la tekston priskribanta la situantan plurvortan lokon tiel, ke ĝi estu sur unu linio? Iam tiu teksto kovras gravajn limajn liniojn sur mapo. Dankon. Jujijo 16:16, 13. Aŭg 2010 (UTC)

Defaŭlta valoro de "teksto-loko"[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis en la kodo, ke la defaŭlta valoro de la parametro "teksto-loko" estas none, do alia ol ekzemple en la angla ŝablono. Tio kaŭzas, ke la unua ekzemplo en la dokumentado alie aspektas ol en la angla versio. Ĉu ni lasu la defaŭltan valoron je none aŭ ne? Amike --Tlustulimu 11:46, 14. Aŭg 2010 (UTC)


Nova proveja versio[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus kreis novan version en la provejo. Krome mi aldonis plian teston. Bedaŭrinde mi ne scias, ĉu la markilo sur la malsupra mapo de Ruslando estas je la ĝusta loko. Kiu povas helpi pri tio? Sed bonvolu ne provu "ripari" tion sen antaŭa anonco ĉi tie. Amike --Tlustulimu 15:41, 16 Mar. 2011 (UTC)

(+) Mi ĵus ŝanĝis Lon-dir=U al Lon-dir=W ĉe la tria testo, ĉar U momente ne funkcias. Kiu havas ideon, por reebligi la varianton U tie, por ke eĉ la unua testo denove bone aspektu? Amike --Tlustulimu 15:51, 16 Mar. 2011 (UTC)
Mi jam trovis la ŝablonon, kiu okupiĝas pri la longitudoj, nome {{CoordinateLONG}}. Tie nur ekzistas W, sed ne U. Kiel tio ŝanĝendas? Amike --Tlustulimu 16:06, 16 Mar. 2011 (UTC)

Nova versio[redakti fonton]

Saluton. Antaŭ kelkaj tagoj mi aktualigis la ŝablonon laŭ la proveja versio. Se estas problemo, bonvolu anonci ĝin ĉi tie aŭ en Projekta diskuto:Ŝablonoj. --Tlustulimu 14:01, 21 Aŭg. 2011 (UTC)


Sudo kaj okcidento kaj koordinatoj en titolo kaj/aŭ teksto[redakti fonton]

Saluton. Ial la mapa parto de la ŝablono ne bone harmonias kun la koordinata, kiu funkcias per {{Koord/situo sur mapo}}. Tio videblas nur, se temas pri lando, kiu troviĝas sude, okcidente aŭ ambaŭ. Krome la kvara testo en {{Situo_sur_mapo/testoj}} ĉe la titolaj koordinatoj redonas erarmesaĝon. Mi supozas, ke la valoroj ne estas ĝuste trandonataj. Mi pensas, ke provizore {{Situo_sur_mapo/provejo}} devos esti alĝustigata ĉe la supra parto, kiu enhavas {{Koord/situo sur mapo}}. Kiu havas proponon por tio? Alia strangaĵo videblas en {{Informkesto nacia parko}} ĉe la supre videblaj koordinatoj de la tiea dokumentado. Iu ŝablono fakte kalkulas 54 dividite per 7 anstataŭ analizi ambaŭ valorojn tiel, ke la unua estu grado kaj la dua minuto. Do jen plia kialo por korekto. Bedaŭrinde mi ne havas ideon. Ĉu eble iu alia? Mi nur scias, ke ni iel devus uzi {{ParmPart}}, por apartigi la valorojn, kiuj estas skribataj jene 54/7.

Krome ne estus bona ideo simple malfari la aktualigon de la ŝablono, ĉar tio malfunkciigus la novan parametron mapspecio kaj la novan mapon de Ruslando. Amike --Tlustulimu 14:38, 30 Sep. 2011 (UTC)

Saluton. Mi jam iam korektis {{Situo sur mapo}}, tiel ke eĉ mapoj por okcidentaj kaj/aŭ sudaj landoj funkcias sen erarmesaĝo ĉe la supra koordinato. Do la menciita kvara testo nun bone funkcias. Restis nur la problemeto, ke en la ligilo al Toolserver tiam aperas negativaj valoroj kune kun la malĝustas direkto. Do ĉe okcidento aperas E, kvankam devus esti U, kaj ĉe sudo aperas N anstataŭ S. Ĉe la markilo la ligilo al Toolserver estas ĝusta. --Tlustulimu 17:08, 28 Nov. 2011 (UTC)

interwikiconflict[redakti fonton]

Please add/change the following interwikilinks: - bg:Шаблон:Карта позиция + bg:Шаблон:ПК - es:Plantilla:Location map + es:Plantilla:Mapa de localización + hy:Կաղապար:Տեղորոշման քարտեզ + is:Snið:Location map + ku:Şablon:Nexşeya cihan + mk:Шаблон:ПозКарта + mr:साचा:Location map + nn:Mal:Kartposisjon + ro:Format:Harta de localizare + szl:Szablon:Mapa lokalizacyjno + th:แมแบบ:แผนททองท + ur:سانچہ:Location map --Obersachse (diskuto) 12:47, 9 Apr. 2012 (UTC)

✔ Farite / erledigt. :-) --Tlustulimu (diskuto) 13:32, 9 Apr. 2012 (UTC)