Ŝabtaj Cvi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ŝabtaj Cvi en 1665

Ŝabtaj Cvi (hebree שַׁבְּתַי צְבִי , turke Sabetay Sevi; diversaj literumoj en aliaj lingvoj; naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1626 – mortis la 17-an de septembro 1676) estis sefarda rabeno kaj kabalisto, kiu proklamis sin la longe atendata juda mesio. La movado, kiun li fondis, nomiĝas ŝabtajanismo. Li komencis diri al siaj kunuloj en la hejmurbo Izmiro jam en la jaro 1648, kiam li havis 22 jarojn, ke li estas la mesio. En 1666, alveninte Konstantinopolon, lin kaptis la turka registaro kaj enprizonigis lin. Post pluraj monatoj en prizonoj, Ahmed Köprülü, la veziro de la sultano, dekretis ke li devas elekti unu el tri farotaĵoj: pruvi sian diecon kontraŭ pafarkoj, aŭ trapikiĝi, aŭ konvertiĝi al islamo. Ŝabtaj Cvi elektis konvertiĝi, kaj surmetis turkan turbanon. Plej multaj ŝabtajanoj seniluziiĝis pri lia mesieco post la islamaniĝo, sed lia edzino Sara kaj ĉirkaŭ 300 familioj da sekvantoj elektis ankaŭ por si la konvertiĝon. Tiuj familioj nomiĝis "dönmeh" (konvertitoj), kaj iuj el ili sekvas lin ĝis la hodiaŭa tago.