El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝanceliĝo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas la stato
- esti forte skuata kaj fariĝi facile falonta,
- (en figura senco) esti malfortigita, malfirmigita, endanĝerigita, kaj
- (en pli vasta figura senco) heziti.
Ŝancelo do estas la ago kaŭzi tian staton, kutime samsenca al la vorto malstabiligo.
Etimologie la vorto devenas de la franca verbo chanceler.
|
| „ La rivero sin ĵetis kontraŭ tiun domon, kaj ne povis ĝin ŝanceli; ĉar ĝi estis bone konstruita.[1] ” |
|
|
| „ La plena de saĝo pastra partio ekŝancelis la aŭtoritaton de l’ faraono.[2] ” |
|
|
| „ La lasta [mondmilito] ŝancelis la fundamentojn de la kapitalismo en Eŭropo[3] ” |
|
|
| „ Ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo kaj balanciĝas kiel hamako.[4] ” |
|
|
| „ Ŝi ne iras rekte laŭ la vojo, ŝiaj paŝoj ŝanceliĝas.[5] ” |
|
|
| „ Ne ŝanceliĝu dekstren nek maldekstren.[6] ” |
|
|
| „ La ŝipo glitis facile kaj sen forta ŝanceliĝado sur la glata maro.[7] ” |
|
|
| „ La enspezoj de la ŝtato ekŝanceliĝas.[8] ” |
|
|
| „ Vi nun komencas dubeme ŝanceliĝi.[9] ” |
|
|
| „ Marta videble ŝanceliĝis momenton.[10] ” |
|
- ↑ La Nova Testamento, Evangelio laŭ Luko 6:48 en traduko de la Londona Biblio
- ↑ Bolesław Prus, traduko de Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 16a
- ↑ Eŭgeno Lanti: Vortoj de kamarado Lanti, de la deziro al la efektivigo ...
- ↑ La Malnova Testamento en traduko de L. L. Zamenhof, Libro de Jesaja 24:20
- ↑ La Malnova Testamento en traduko de L. L. Zamenhof, Sentencoj de Salomono 5:6
- ↑ La Malnova Testamento en traduko de L. L. Zamenhof, Sentencoj de Salomono 4:27
- ↑ Hans Christian Andersen en traduko de L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro
- ↑ Kazimierz Bein
- ↑ L. L. Zamenhof
- ↑ Eliza Orzeszko, traduko de L. L. Zamenhof: Marta