Ŝiĝjaĝŭango

| Ŝiĝjaĝŭango | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| duanivela urbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 050000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 10 640 458 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 757 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 38° 3′ N, 114° 31′ O (mapo)38.0425114.51Koordinatoj: 38° 3′ N, 114° 31′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 83 m [+] | ||||
| Areo | 14060,14 km² (1 406 014 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Ŝiĝjaĝŭango aŭ Shijiazhuang estas prefektujnivela milionurbo, ĉefurbo de provinco Hebejo en la mezoriento de la Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas: "Vilaĝo de la Ŝtonoj".
Laŭ la stato de 2020 en la urbo Ŝiĝjaĝŭango vivis 10 640 458 loĝantoj sur areo de 14 060,14 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 757 loĝantoj/km². Ĝi havas komunan limon kun Baodin, Hengŝui, Ŝjiintaj, Jancjuan, Ŝanŝio, Ŝjinĝou kaj Jinzhong.
Situo
[redakti | redakti fonton]Ŝiĝjaĝŭango situas inter ebenaĵo kaj piedo de montoj. Pekino troviĝas je 320 km-oj. La urbo havas internacian flughavenon.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis proksimume en 200 a.K. Poste la komunumo estis distrikturbo. La evoluo de Ŝiĝjaĝŭango komenciĝis nur en 1905 pro alveno de fervojo. La komercado tuj vigliĝis. Post la 2-a mondmilito la urbo industriiĝis.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Klimato
[redakti | redakti fonton]Ŝiĝjaĝŭango havas parte subtropikan, parte kontinentan klimaton. Januare la averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 0 °C. La vintro estas seka, kelkfoje alvenas anticiklono el Siberio. Jare pluvas (plej ofte somere) po 517 mm.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Ŝiĝjaĝŭango havas la sekvantajn ĝemelurbojn:
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Palaco de Artoj en Ŝiĝjaĝŭango
- Strato en Ŝiĝjaĝŭango





