Ŝtata Kolegio Evergreen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtata Kolegio Evergreen
liberalarta universitato • Colleges That Change Lives • publika eduka institucio en Usono
moto Omnia Extares
Ĉio, kion vi serĉas
"Let it all hang out"
Informoj
fondodato 1967
fondinto(j) Daniel J. Evans • Charles J. McCann vd
Situo
Geografia situo 47° 4′ 23″ N, 122° 58′ 34″ U (mapo)47.072964-122.976151Koordinatoj: 47° 4′ 23″ N, 122° 58′ 34″ U (mapo)
lando Usono
adreso 2700 Evergreen Pkwy NW, Olympia, WA, 98505-0001
poŝtkodo 98505-0001
Nombroj
nombro de studentoj 2 281 vd (stato: septembro 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Council of Public Liberal Arts Colleges
• Orbis Cascade Alliance
• Association of American Colleges and Universities
• Open Education Network vd
Ŝtata Kolegio Evergreen (Vaŝingtonio)
Ŝtata Kolegio Evergreen (Vaŝingtonio)
DEC
Ŝtata Kolegio Evergreen
Ŝtata Kolegio Evergreen
Map
Ŝtata Kolegio Evergreen
vdr
Konstruaĵo Seminario 2

La Ŝtata Kolegio Evergreen (angle Evergreen State College) estas akreditita publika liberalarta kolegio en Olympia, Vaŝingtonio, Usono. Akreditita de NWCCU (en) kaj inkluzivita en COPLAC (en) (26 entute).

Fondite en 1967 kiel eksperimenta kaj netradicia, estas nek preskribitaj kursoj nek gradoj [1][2], sed fine de studoj ĝi ja aljuĝas diplomojn de BA en Filozofia kaj Bakalaŭro de Scienco, Magistro pri Mediaj Studoj, Magistro pri Publika Administrado, Magistro pri Instruado.

En 2009, ĝi eniris la kvin plej "verdajn" universitatojn kaj altlernejojn en la mondo laŭ la usona reta publikigo Grist.

Aktuale en 2020, la kolegio havas 190 lekciistojn (instruantaj akademiuloj) kaj 2281 studentojn [3].Bakalaŭroj kaj magistroj estas ofertitaj en 60 studkampoj. Instrukotizo estas 7,200 USD je jaro por lokaj studentoj de la ŝtato, kaj 27,400 USD je jaro por eksterŝtataj studentoj [4].

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1964, raporto de kolegioprezidantoj en Vaŝingtonio postulis aldonan kolegion por ekvilibrigi la geografian distribuadon de ŝtataj edukaj institucioj. Leĝdonantoj poste ekagis kaj aprobis novan kvarjaran kolegion en 1967 .

La Ĉiamverda Ŝtata Kolegio estis elektita kiel la nomo de la nova institucio el 31 sugestoj. Ĉiamverda Ŝtato estas la kromnomo de la ŝtato Vaŝingtonio. La lernejo malfermis siajn pordojn la 4-an de oktobro 1971 kun 1,178 studentoj.

Aldone al la ĉefkampuso en Olympia, la kolegio nun havas alian kampuson kaj organikan bienon en Tacoma [5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Evergreen, Olympia, Washington: Academics. evergreen.edu/academics, abgerufen am 3. Oktober 2018.
  2. Degree Requirements. Arkivigite je 2020-11-28 per la retarkivo Wayback Machineevergreen.edu/registration/degrees, abgerufen am 3. Oktober 2018.
  3. "Student Body Fall 2022" Arkivigite je 2022-10-28 per la retarkivo Wayback Machine (PDF).
  4. "Media Fact Sheet". Evergreen State College. Retrieved July 14, 2019.
  5. "IPEDS-The Evergreen State College".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]