Ŝtata Teatro je Cottbus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtata teatro de Cottbus, 2017

La Ŝtata Teatro je Cottbus (germane Staatstheater Cottbus) estas la ununsola siaspece en Brandenburgio (Cottbus, Germanujo, Schillerplatz 1). Kovrante kvar artokategoriojn ĝi ofertas de propra ensemblo prezentatajn dram-kaj muzikteatraĵojn, operojn, operetojn, muzikalojn, baletojn. Ankaŭ nuraj orkestraĵoj okazas.

En 2013 venis pli ol 130 miloj da vizitantoj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝuldas oni la konstruiĝon al la burĝaro ĉar uloj de la flora tekstilindustrio vekis intence ankaŭ kulturajn interesojn en la urbanaro je la komenco de la 20-a jarcento. En 1905 vokitis al arkitekta konkurso kaj venkis Bernhard Sehring kiu jam estis furorinta per la konstruo de Theater des Westens en Berlino. La konstruaĵo en Cottbus do iĝis ties plej matura atingo estante majstroverko de Secesio. Lerte unuiĝis ĉi tie arkitekturo kun artmetio, pentrado kaj plastiko.

Inaŭguro solena eblis post nur 16 monatoj en la 1.10.1908 per la prezentado de la lessing-a dramo Minna von Barnhelm. La lokuloj ege ŝatis operetojn dume dramteatraĵoj malpli entuziasme bonvenigitis. Pro manko de propra operensemblo la unua intendanto Max Berg-Ehlert[2] elpensis Monatsoper: je la sezonofino oni enscenigis dum tuta monato nur operojn kun gastludantoj el aliaj urboj. Nur ekde 1912 la nova direktoro Otto Maurenbrecher instaligis proprajn orkestron kaj operensemblon.

En 1945 urbanoj malhelpis la eksplodigon de la operejo kiu dummilite servis ankaŭ kiel municia stokejo. Restaŭradoj en al 1980-aj jaroj forigis ĉiujn damaĝojn kaj novaj aferoj en plena harmonio kun la historia arkitekturo enmetitis. Remalfermiĝo venis en 1986.

Kammerbühne

En 1992 la teatrejon ekposedantis la federacia lando Brandenburgio. Inter 1993 kaj 2003 intendantis Christoph Schroth antaŭ Martin Schüler. Diversloke (i.a. ĉe Kammerbühne) ofertitis bunta gamo da teatraĵoj kaj koncertoj. Tiam multa renomo eĉ eksterregione gajneblis. Post kvereloj inter Schüler kaj muzikdirektoro Evan Christ elektitis estrecen provizore en julio 2018 René Serge Mund. En aŭgusto 2020 startis la erao de Stephan Märki.[3] Pro artista novorientiĝo iĝis nova dramdirektorino Ruth Heynen[4] kies deĵoro finiĝis post nur unu jaro.[5] Ekde la sezono 2022/23 posteulas trio kun Franziska Benack, Armin Petras kaj Philipp Rosendahl.[5]

Premioj[redakti | redakti fonton]

La Max-Grünebaum-fondaĵo[6] alĵuĝas ĉiujare premiojn, jene en/al:

  • 1997: Oliver Breite, Gesine Forberger, Theaterliga Gymnasium Cottbus
  • 1998: Nils Brück, Gundula Martin
  • 1999: Sigrun Fischer, John Pierce
  • 2000: Dirk Glodde, Hardy Brachmann, Gabriela Schulz
  • 2001: Susann Thiede, Julia Bauer, Marlies Kross
  • 2002: Kai Börner, Jens Klaus Wilde
  • 2003: Thomas Harms, Carola Fischer
  • 2004: Stephanie Schönfeld, Tilmann Rönnebeck, Frank Bernard
  • 2005: Paul Grill, Wolfram Korr
  • 2006: Cornelia Zink, Hauke Tesch
  • 2007: Anna Sommerfeld, Heiko Walter
  • 2008: Gunnar Golkowski, Weinina Weilijiang, Birgit Mache
  • 2009: Oliver Seidel, Matthias Bleidorn, Annalisa Canton
  • 2010: Johanna Emil Fülle, Amadeus Gollner, Hans Petith
  • 2011: Christian Schreier, Marlene Lichtenberg, Marc Niemann
  • 2012: Laura Maria Hänsel, Philharmonisches Orchester des Staatstheaters Cottbus, Ulf Kupke
  • 2013: Debra Stanley, Denise Ruddock, Elena Soltan
  • 2014: Stefan Kulhawec, Bo-Kyoung Kim
  • 2015: Ariadne Pabst, Johannes Kienast, Andrea Braun
  • 2016: Greta Dato, Ingo Witzke, Claudia Düsing
  • 2017: Henning Strübbe, Andreas Jäpel, Sebastian Thoss

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • So ein Theater! 100 Jahre Theater Cottbus. Dokumentada verko de rbb, unua elsendo en la 1-a de oktobro 2008

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.75722222222214.325555555556