Ŝuŝo (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La restaŭrita katedralo "Gazanĉecoc," 1868-1888, simbolo de nuna Ŝuŝo

Ŝuŝo (en armena lingvo: Շուշի Ŝuŝi; azere: Şuşa) estas urbo en la disputata regiono Montara Karabaĥo en Suda Kaŭkazio. Ĝi estas sub la rego de la memproklamita Respubliko Montara Karabaĥo ekde ĝia kapto en 1992 dum la milito en Montara Karabaĥo. Tamen, ĝi estas de jure parto de la Respubliko Azerbajĝano, kun la statuso de administra divido de la ĉirkaŭa Rajono Ŝuŝa. Je 1400-1800 metroj alte en la pitoreskaj karabaĥaj montoj, Ŝuŝo estis populara monturba feriejo en la sovetia epoko. Nuntempe ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Ŝuŝo.

Post ĝia uzado kiel antikva fortikaĵo de la armena princlando de Varando, Ŝuŝo iĝis la ĉefurbo de la Karabaĥa ĥanato. La urbo iĝis unu el la kulturaj centroj de la suda Kaŭkazio post la rusa konkero de la regiono en la unua duono de la 19-a jarcento. Kun la tempo, ĝi fariĝis sidejo de multaj intelektuloj, poetoj, verkistoj kaj speciale, muzikistoj (ekz., la aŝikoj, kantistoj de mugamo, kaj ludistoj de komuzo). Ŝuŝo estis la sola granda setlejo en la Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo kiu havis grandan kvanton de azeraj loĝantoj. En 1977 estis deklarita rezervejo la azerbajĝanaj arkitekturo kaj historio de Ŝuŝo. La urbo estis ofte referita kiel "muzika ĉefurbo aŭ konservatorio de Transkaŭkazio".

La urbo estis ankaŭ grava centro de armena kultura kaj ekonomia vivo ĝis la fino de la Unua Mondmilito, kune kun Tbiliso, estis unu el la du ĉefaj urboj de la armena Transkaŭkazio kaj la centro de memreganta armena princlando en la jaro 1720. Ĝi ankaŭ havis religiajn kaj strategiajn gravecon por la armenoj, situo de la katedralo Gazanĉecoc, la preĝejo Kanaĉ Ĵam kaj ĝi estas ligita al Armenio tra la Koridoro de Laĉino. Post la preno de Ŝuŝi en 1992 de armena fortoj, ĝia loĝantaro draste malpliiĝis kaj nun estas preskaŭ ekskluzive armenaj loĝantoj (3,191).

Famuloj

Frataj urboj

Bildoj

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. A Joint Declaration was signed on fraternization of Gyöngyös city at the foot of the Mátra, the highest mountain range in Hungary, with the occupied Shusha town of Azerbaijan.