Ŝudodano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝuddhodana)
Saltu al: navigado, serĉo
Reĝo Ŝudodano kaj lia kortego.

Reĝo Ŝudodano (Sanskrito: Śuddhodana) estis patro de Sidarto Gotamo kaj reganto de la ŝakjoj, kies teritorio troviĝis en antikva Hindujo en hodiaŭa suda Nepalo kaj norda Barato. Ŝudodano loĝis en Kapilavastuo, la ĉefurbo de Ŝakjujo, kaj havis du edzinojn, fratinojn Majadevi kaj Praĝapati.

Laŭ tradicio, la filo de Ŝudodana estis destinita fariĝi aŭ mondreganto (ĉakravartin) aŭ granda sciencisto. Ŝudodano volis, ke sia filo fariĝu granda reganto. Tial, kiam la malgranda princo naskiĝis, li ricevis nomon Siddhārtha, kiu signifas „tiu, kiu atingas sian celon“ kaj Ŝudodano kovris lin per luksaĵoj klopodante savi lin kontraŭ la doloroj de la mondo, sed la princo poste foriris por iĝi asketo kaj fariĝis buddo.